Rui Zink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rui Zink
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1961 (1961-06-16) (62-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugalaangla vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Nova Universitato de Lisbono vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rui Barreira ZINK (naskiĝis la 16-an de junio 1961 en Lisbono, Portugalio) estas portugala verkisto. Li estas plej konata kiel romanverkisto, sed ankaŭ laboras kiel tradukisto, dramisto, infanlibroverkisto kaj rakontisto kaj instruas ĉe la Nova Universitato de Lisbono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rui Zink estis naskita en Lisbono. Li studis luzitanajn studojn ĉe la Nova Universitato de Lisbono kaj daŭre laboras kiel lekciisto tie nuntempe. Li debutis kiel verkisto en 1986 kun la romano Hotel Lusitano (Hotelo Portugalio). En 1990 li estis lekciisto pri portugala literaturo en la Universitato de Miĉigano dum jaro, iĝis la unua en Portugalio se temas pri doktoriĝi pri grafikaj romanoj en 1997 kaj denove instruis kiel alvojaĝanta lekciisto en la Universitato de Masaĉuseco en 2009-2010. Li ankaŭ estas konsiderita unu el la pioniroj de kreiva skribkursoj en Portugalio.

Rui Zink estas longe konsiderata kiel literatura kaj arta provokisto. Meze de la 1990-aj jaroj li iĝis konata al pli granda publiko per aperoj en la satira televida programo A noite da má língua.

Li publikigis proksimume 40 verkojn ĝis nun, inkluzive de pluraj grafikaj romanoj kun António Jorge Gonçalves, noveloj, volumoj de eseoj, libretoj kaj infanlibroj, same kiel la unuan portugalan interretan romanon Os Surfistas (La Surfantoj). En 2005 li ricevis la Prémio Pen-Clube Português por Dádiva Divina. La novelo A Instalação do Medo (La instalaĵo de Timo, 2016), publikigita en 2012, estis surscenigita kiel teatraĵo.

Rui Zink estis tradukita en multajn lingvojn, inkluzive de la germana, la hebrea, la rumana, la serba, la bengala, la kroata, la franca, la angla, la japana, la itala, la rusa kaj la bulgara.

Kiel tradukisto, li tradukis la verkojn de Matt Groening, Saul Bellow kaj Richard Zenith en la portugalan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]