Ruth de Souza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth de Souza
Persona informo
Ruth de Souza
Naskiĝo 12-an de majo 1921 (1921-05-12)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 28-an de julio 2019 (2019-07-28) (98-jaraĝa)
en Copacabana
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Etno Afrikobrazilanonigruloj vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1945– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ruth Pinto de Souza (naskiĝis la 12-an de majo 1921 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 28-an de julio 2019 ankaŭ en Rio-de-Ĵanejro), pli konata kiel Ruth de Souza, estis brazila aktorino kaj la unua nigra damo de la teatro, kino kaj televido de Brazilo.

Ruth de Souza estis la unua brazila artisto naskiĝinta en Brazilo nomumita por premio de plej bona aktorino ĉe internacia filmfestivalo, nome la Festivalo de Venecio de 1954, pro sia laboro en la filmo Sinhá Moça ("Juna Sinjorinjo").

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ruth Pinto de Souza naskiĝis la 12-an de majo 1921 en la antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro, en la kvartalo Engenho de Dentro, unu tagon antaŭ la 33-jariĝo de la "Ora Leĝo", la imperia leĝo, kiu abolis sklavecon en Brazilo la 13-an de majo 1888. Tamen ĝis la aĝo de naŭ jaroj ŝi loĝis en bieno en Minas-Ĝerajso, najbara provinco (aŭ subŝtato, en Brazilo) al Rio-de-Ĵanejro. Nur post la morto de sia patro ŝi kun la patrino revenis al Rio-de-Ĵanejro por loĝi en urba vilaĝo en la kvartalo Copacabana, ĉe la marbordo.

Tie, interesiĝinte pri teatro, en 1945 ŝi aliĝis al la grupo Teatro Experimental do Negro ("Eksperimenta Teatro de la Negro"), gvidata de Abdias do Nascimento. De tio ŝi pavimis la vojon al la nigraj artistoj en Brazilo, partopreninte kune kun aliaj nigrulinoj la unuan nigran teatran grupon irintan surscenejen en la Municipa Teatro de Rio-de-Ĵanejro, per la teatraĵo O Imperador Jones ("La Imperiestro Jones"), de Eugene O'Neill.[1]

En 1948 ŝi gajnis stipendion de Fondaĵo Rockefeller, pasigante jaron en Usono, studante en la Universitato Howard kaj en la Nacia Akademio de Teatro de Usono.[2] Samjare ŝi debutis kineje, en la filmo Terra Violenta ("Perforta Tero"), bazita sur la romano Terras do Sem-Fim ("Teroj de la Senfino"), de Jorge Amado. Tiam ŝi partoprenis multajn produktaĵojn, kiel Falta alguém no manicômio ("Iu mankas en la mensmalsanulejo", 1948), Também somos irmãos ("Ni ankaŭ estas fratoj", 1949), Ângela (1951) kaj Terra é sempre terra ("Tero ĉiam estas tero", 1952). En 1953 ŝi estis nacie kaj internacie agnoskita pro sia partopreno en Sinhá Moça, kio plifortigis ŝian karieron kiel filmaktorino.[3]

Ruth de Souza, Carlos Zara, Nieta Junqueira, Nydia Lícia kaj Wanda Kosmo en la teatraĵo Vestido de Noiva ("Fianĉina robo"). De Nacia Arĥivo de Brazilo.

En la 1950-aj jaroj ŝi revenis al la teatro kaj ankaŭ komencis partopreni en radiodramoj kaj aktori en teleteatraĵoj de la grupo TV Tupi. En julio 1958 ŝi partoprenis la teatraĵon Vestido de Noiva ("Fianĉina robo") de Nelson Rodrigues. En 1959 ŝi vivis specialan momenton sur la scenejo, kiam ŝi ĉefrolis en Oração para uma negra ("Preĝo por Negrino"), de William Faulkner, kun Nydia Lícia kaj Sérgio Cardoso, ĉe la Teatro Bela Vista, en San-Paŭlo.[4] Pro tiu laboro ŝi estis agnoskita per multaj premioj.[5]

En la sekva jardeko ŝi pli famiĝis pro la telenovelo A Deusa Vencida ("La venkita diino"), de Ivani Ribeiro, ĉe la kanalo TV Excelsior . En 1968 ŝi aliĝis al la aktoraro de TV Globo kaj en 1969 ŝi ĉefrolis en la telenovelo A Cabana do Pai Tomás ("La kabano de Patro Tomás"), brazila adapto al televido de la usona romano Uncle Tom's Cabin ("La kabano de Onklo Tom"), de Harriet Beecher Stowe. Pro tiu laboro kelkaj esploristoj konsideras ŝin la unua nigra aktorino, kiu ĉefrolis televidan dramserion[6][7], sed kvar jarojn antaŭe la nigra aktorino Iolanda Braga jam estis ĉefrolinta en A Cor da Sua Pele ("La koloro de via haŭto"), farinte romantikan paron kun Leonardo Villar.[8]

Ruth de Souza fariĝis simbolo de kariero por la nigraj artistoj, ĉefe nigraj artistinoj, en Brazilo. En 2016 ŝi estis omaĝita en la Kultura Centro Banco do Brasil en Braziljo.[9] En 2019, en la Karnavalo de Rio-de-Ĵanejro, ŝi estis honorita de la sambolernejo Acadêmicos de Santa Cruz per la sambo-rakonto (samba-enredo) Ruth de Souza - Senhora Liberdade. Abre as Asas Sobre Nós ("Ruth de Souza - Sinjorino de Libereco. Malfermu la Flugilojn sur Nin").[10] En tiu sama jaro, la 28-an de julio, Ruth de Souza mortis, en la aĝo de 98 jaroj, en la Centro por Intensa Flegado de la Hospitalo Copa D'Or, en Copacabana, pro pulminflamon.[11] En 2021, omaĝe al ŝia 100-jariĝo Google preparis doodle pri ŝi.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conheça dez maravilhosas damas dos palcos e das telas brasileiras. Metrópoles. Konsultita la 3-an de februaro 2017. Arĥivita de la originalo la 8-an de septembro 2020
  2. Morre Ruth de Souza, aos 98 anos. Quem. Konsultita la 28-an de julio 2019
  3. Xavier, Nilson. A TV deveu grandes papeis a Ruth de Souza, sempre escalada para coadjuvantes Arkivigite je 2021-04-23 per la retarkivo Wayback Machine. Teledramaturgia. Konsultita la 12-an de majo 2020
  4. Ruth de Souza. Memória Globo. Konsultita la 12-an de majo 2020
  5. Conheça dez maravilhosas damas dos palcos e das telas brasileiras. Metrópoles. Konsultita la 3-an de februaro 2017. Arĥivita de la originalo la 8-an de septembro 2020
  6. Junqueira, Cristiane. Biografia de Ruth de Souza. Fundação Nacional de Artes (Funarte). Brasil Memória das Artes. Konsultita la 8-an de aprilo 2016
  7. G1 (la 28-an de julio 2019). Atriz Ruth de Souza morre no Rio aos 98 anos. Globo.com. Konsultita la 28-an de julio 2019
  8. Xavier, Nilson. A Cor da Sua Pele. Teledramaturgia. Seção Bastidores. Konsultita la 7-an de aŭgusto 2019
  9. Conheça dez maravilhosas damas dos palcos e das telas brasileiras. Metrópoles. Konsultita la 3-an de februaro 2017. Arĥivita de la originalo la 8-an de septembro 2020
  10. Gomes, Laís (la 2-an de marto 2019). Ruth de Souza, homenageada da Santa Cruz: "Medo de a chuva estragar tudo". UOL. Konsultita la 12-an de majo de 2020
  11. G1 (la 28-an de julio 2019). Atriz Ruth de Souza morre no Rio aos 98 anos. Globo.com. Konsultita la 28-an de julio 2019
  12. Doodle pri Ruth de Souza. Google. Konsultita la 12-an de majo 2021

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]