Ruĝecventra eŭfonjo
Ruĝecventra eŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecventra eŭfonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia rufiventris (Vieillot, 1819) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝecventra eŭfonjo (Euphonia rufiventris) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en Sudameriko en norda kaj centra Bolivio, okcidenta Brazilo, sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Peruo kaj suda Venezuelo kaj pli precize en la tuta Amazona Baseno escepte norde de la rivero Amazono oriente de la rivero Negro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj en kanopeo kaj arbarbordoj ĉefe ĉe epifitoj.
La masklo estas tre brile malhelblua en supraj partoj, kapo, gorĝo kaj supra brusto kaj ne havas flavan fruntomakulon, malkiel plej parto de eŭfonjoj. La suba brusto kaj ventro estas oranĝecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Euphonia rufiventris Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|