Sándor Geleji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sándor Geleji [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Geleji Sándor estis hungara inĝeniero pri metalurgio, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954), honora membro de Pola Scienca Akademio.

Skulptaĵo de Sándor Geleji en Miskolc

Sándor Geleji [1] naskiĝis la 17-an de majo 1898 en Hungara reĝlando, en Nagykikinda (nuntempa Kikinda en Serbio). Li mortis la 3-an de novembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Geleji frekventis ĉeflernejon en Sopron, poste li eklaboris en 1926. Li ekhavis postenon en 1935 en fabriko de Manfréd Weiss en Csepel, kie post 4 jaroj li iĝis ĉefinĝeniero. Ekde 1940 li instruis en ĉeflernejo de Sopron, ekde 1946 li estis katedrestro. Post 3 jaroj li forlasis la laboron en Csepel kaj li ekinstruis en la novfondita universitato en Miskolc, kie li estis gravulo en la metalurgio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1955, krome aliajn premiojn inter 1948-1958.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kohógéptan (1950)
  • Bildsame Formung der Metalle in Rechnung und Versuch (1961)
  • Forge Equipment, Rolling Mills and Accessories (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]