Sándor Járóka (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Járóka
Memortabulo pri Sándor Járóka
Memortabulo pri Sándor Járóka
Persona informo
Naskonomo Járóka Sándor
Naskiĝo 30-an de septembro 1954 (1954-09-30)
en Budapeŝto
Morto 18-an de septembro 2007 (2007-09-18) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Járóka (pli aĝa)
Okupo
Okupo komponistomuzikisto
vdr

Sándor Járóka [ŝAndor jArOka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járóka Sándor estis hungara violonisto, komponisto, orkestrestro. Lia patro estis la samnoma Sándor Járóka (pli aĝa).

Sándor Járóka [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1954 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Járóka devenis el cigana muzikista familio. Li aĝis 4, kiam li ricevis violonon. Post 2 jaroj li violonadis jam en orkestro de la patro. La pli juna Járóka frekventis ankaŭ muziklernejon, li estis membro de orkestro de junaj ciganoj. Li scipovis muzikadi ankaŭ per violonĉelo, kontrabaso kaj gitaro, krome kelkfoje li komponis kantojn. En 1971 li partoprenis en koncerta rondvojaĝo en Usono. Hejmenveninta li fondis propran orkestron. En la sekvaj jaroj li ofte koncertis eksterlande (Kanado, Nederlando, Israelo, Japanio). En 1993 en Usono li iĝis reĝo de la ciganaj primaraj violonistoj. Li estis arta gvidanto de la Centmembra Cigana Orkestro en 1995 kaj 1996. Li ricevis premion en 2003. En la sekva jaro pro diabeto li falis en komato kaj mortis en 2007. Li postlasis 5 gefilojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2013) [1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]