Sándor Keresztes (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Keresztes
Sándor Keresztes
Sándor Keresztes
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1919 (1919-03-09)
en Sâncraiu
Morto 14-an de aŭgusto 2013 (2013-08-14) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo • Universitato de Pécs
Memorigilo Sándor Keresztes (politikisto)
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Sándor Keresztes [ŝAndor keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes Sándor estis hungara parlamenta deputito, partiestro, diplomato. Lia plej konata filo estis Sándor K. Keresztes.

Sándor Keresztes[1] naskiĝis la 9-an de marto 1919 en MagyarókerekeAlunișu (ĝuste tiutempe komenciĝis la rumana dominado), li mortis la 14-an de aŭgusto 2013 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Sándor Keresztes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Keresztes maturiĝis en piarista liceo en Cluj en 1938 (lia instruisto estis Lajos Puskás), poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1943 jam en la sama rehungariĝinta urbo. Post la diplomo li havis postenon en la urba municipo. En la sekvanta jaro la familio translokiĝis al Budafok pro la proksimiiĝanta Ruĝa Armeo. Inter 1944-1946 li laboris en la ministerio, dum la nazia erao (1944-1945) li helpis al la rifuĝintoj, tial li estis arestita. En 1947 li estis parlamenta deputito, sed post unu jaro la komunistoj forprenis lian mandaton, li povis fari nur simplajn laborojn. La plej longe ĝis la emeritiĝo li laboris en katolika eldonejo. Depost la Hungara revolucio de 1956 li zorgis pri distribuoj de pakaĵoj alvenintaj el eksterlando, poste li estis arestita. En 1962 li akiris plian juran diplomon en Universitato de Pécs. Antaŭ ĉeso de la socialismo (1990) li estis partiestro, poste parlamentano, sed li redonis la mandaton, ĉar li ricevis diplomatan postenon. Inter 1994-1998 li estis parlamentano, poste li retiriĝis. Li ricevis premiojn inter 1992-2009. Li edziĝis en 1943, lia edzino naskis okfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lelkiismereti és vallásszabadság, valamint a felekezeti egyenjogúság a Magyar Népköztársaságban (disertaĵo, 1962)
  • Deák Ferenc tanítása (1963)
  • Gondolatok Lékai bíboros részére (1976)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Alunișu (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]