Sándor Vándor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Vándor
Persona informo
Naskonomo Venetianer Sándor
Naskiĝo 28-an de julio 1901 (1901-07-28)
en Miskolc
Morto 14-an de januaro 1945 (1945-01-14) (43-jaraĝa)
en Sopronbánfalva
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigentoesperantisto
vdr

Sándor Vándor [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándor Sándor estis hungara korusestro, komponisto, dirigento, helpekzercisto, esperantisto. Lia origina familia nomo estis Venetianer.

Reliefo pri Sándor Vándor
Memortabulo pri Sándor Vándor (la teksto estas: en tiu domo naskiĝis Sándor Vándor 1901-1945 komponisto, dirigento, fondinto de laboristaj korusoj)

Sándor Vándor [1] naskiĝis la 28-an de julio 1901 en Miskolc, li mortis la 14-an de januaro 1945 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Vándor aranĝis revolucian grupon el lernantoj dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post falo de la respubliko li estis eksigita el ĉiuj lernejoj. Li lernis en Berlino en 1921, en Lejpcigo inter 1921-1924, poste li laboris en operejoj en Italio 8 jarojn kiel helpekzercisto. Hejmenveninta en Post 1932 li estis dirigento en Sopron, sed li laboris ankaŭ en Budapeŝto kaj Miskolc. En 1936 li komencis dirigenti koruson, kiu nuntempe havas la nomon Koruso Vándor. La koruso ofte prenis muzikaĵojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály, sed mem Vándor komponis korusajn muzikaĵojn. Li ofte laboris kun Attila József, kies poemojn li profitis en komponadoj. Dum la nazia erao li estis murdita en apudaĵo de Sopron.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]