Sablopino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sablopino
Sablopinaro
Sablopinaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Pinus clausa
(Chapm. ex Engelm.) Sarg.
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sablopino (Pinus clausa) estas malgranda arbo, ofte arbedo kiu atingas altecon de 5–10 m, escepte 21 m, trovebla en du apartaj lokoj : unu tra centra duoninsula Florido, kaj la alia en la okcidenta florida patotenilo kaj la alabama marbordo; ekzistas arealointerspaco de proksimume 200 km inter la populacioj (ekde Apalachicola ĝis Cedar Key). Tiu specio estas plejparte limigita al tre malfekundaj, tro bone drenitaj, sablaj vivejoj kie konkurado de pli altkreskantaj specioj estas minimumigita kaŭze de la severaj vivokondiĉoj, kiel en la floridaj sablopinaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La folioj estas pinglo-similaj, en paroj, 5–10 cm longaj, kaj la strobiloj longas 4–8 cm. Tra multe de sia arealo, la sablopino estas adaptita al arbarero-anstataŭigado per arbarofajroj, kun la konusoj kiuj restas fermitaj dum multaj jaroj (clausa = fermita), ĝis naturaj incendioj mortigas la maturajn arbojn kaj malfermas la konusojn. Tiuj tiam prisemas la bruligitan grundon. Kelkaj populacioj malsamas rilate al konusoj kiuj malfermiĝas ĉe matureco, kun disvastiĝo kiu ne dependas de fajroj [1].

La sablopinaroj estas grava vivejo por la endanĝerigita Neoseps reynoldsi (skinkedoj).

Uzado[redakti | redakti fonton]

La densa disbranĉiĝo igas ke tiu arbo estas neapta por lignoproduktado, kaj se uzate entute, ĝi plejparte estas uzataj por lignopulpo. Tiu nearktisa pino ankaŭ estas foje konata kiel arbeda pino (angle : scrub pine), sed tiu nomo pli komune indikas la parencan Pinus virginiana

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 70. ISBN 1-4027-3875-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]