Saint-Cast-le-Guildo
Saint-Cast-le-Guildo | ||
komunumo | ||
La plaĝo de Saint-Cast-le-Guildo, la 18-an de januaro 2004
| ||
|
||
Regno | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Dinan | |
Kantono | Matignon | |
Komunumaro | Komunumaro de la Lando de Matignon | |
Situo | Saint-Cast-le-Guildo | |
- koordinatoj | 48° 37′ 48″ N 02° 15′ 24″ U / 48.63000 °N, 2.25667 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 76 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 5 m s. m. | |
Areo | 22,63 km² (2 263 ha) | |
Loĝantaro | 3 491 (20102019) | |
Denseco | 154,26 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Jean Fernandez | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22380 | |
INSEE | 22282 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: saintcastleguildo.fr | ||
Saint-Cast-le-Guildo [sɛ̃kaləgildo] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Situo[redakti | redakti fonton]
Tiu banurbo situas ĉe Côte d'Émeraude, inter Saint-Jacut-de-la-Mer kaj Kabo Fréhel.
La urbo ĉe la bordo, konsistas el la kvartaloj Le Bourg, L'Isle, Les Mielles kaj La Garde. La Granda Plaĝo situas inter la Pinto de la Garde kaj la Pinto de Saint-Cast. Tamen estas multaj aliaj plaĝoj (Pen Guen, Quatre Vaŭ, La Fosse, La Pissote, La Mare, La Fresnaye).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
La urbo enhavas 3 500 enloĝantojn vintre, kaj preskaŭ 35 000 somere.
Pluraj hoteloj kaj gastoĉambroj estas tutjare malfermitaj. Estas ankaŭ multaj kampadejoj kaj gastloĝejoj sur la komunumo.
Toponimio[redakti | redakti fonton]
La nomo venus de sankta Cast (aŭ Kado), filo de irlanda princo, disĉiplo de sankta Ĵakut kaj granda vojaĝanto ; patrono de la vojaĝantoj kaj kavaliroj. Alia hipotezo estas misformo de la bretonaj vortoj lan = valo kaj cad = batalo.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la kastelo de Guildo loĝis princo Ĝilo de Bretonio, filo de la duko Johano la Kvina de Bretonio, enkarcerigita poste mortigita en 1450.
Batalo de Saint-Cast okazis en 1758. Okazis angla albordiĝo proksime de Dinard. Ne povante transiri la riveron Rance por ataki Saint Malo defendata per fortikaĵoj plifortigitaj de Vauban, la britaj trupoj retretis kaj deziris reiri al la ŝiparo, kiu estis ŝirmita antaŭ Saint-Cast. Ili estis atakitaj kaj venkitaj per la franca armeo estrata de la duko de Aiguillon kaj bretonaj volontuloj, la 11-an de septembro sur la granda plaĝo de Saint-Cast dum sia reenŝipiĝo.
Administrado[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
junie 1995 | marte 2008 | Henri Baudet | Sendependa (SE) |
|
marte 2008 | - | Jean Fernandez | Diversa Dekstro (DVD) | Emerita profesoro pri matematiko
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio[redakti | redakti fonton]
Kulturo kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]
Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]
Saint-Cast-le-Guildo posedas nur unu monumenton regsitritan en la inventaro de la historiaj monumentoj : la restaĵoj de vilao aŭ romia milita postenejo. Tiuj restaĵoj estis klasitaj MH en 1938[1].
Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]
- Onklo de Chateaubriand posedis kastelon de Val
- Yves Sabouret (N° 1936), urbestro de 1967 à 1995, prezidanto de Fondation de France ekde 2007.
- Bernard Buffet
- Alain Amselek & Catherine Bergeret-Amselek
- Michel Schetter
Heraldiko[redakti | redakti fonton]
![]() |
Blazono | france Parti : au premier d'hermine plain, au second d'azur semé de fleurs de lys d'or ; sur le tout de gueules à la cloche d'argent.
esperante vertikale tranĉita : la unua ermenplena, la dua lazura semita per oraj lilioj; antaŭ la tuto ruĝa ŝildeto kun arĝenta sonorilo. |
---|---|---|
Detaloj | La oficiala situacio de la blazono restas determinota. |
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retpaĝo de la turismoficejo Arkivigite je 2010-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Slipo n°PA00089608. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
|