Saionji Masayuki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

SAIONJI Masayuki (1943 - la 1-an de marto 2005), fakdelegito pri la Yumeiho-terapio en Tokio. Li famiĝis kiel ofta vizitanto de UK-oj, en kiuj li prelegis pri la Yumeiho-terapio kaj praktike demonstris ĝin. Li fondis Mondan Yumeiho-Societon, kiu fariĝis kunlaboranta faka asocio de UEA en 2001. D-ro Saionji verkis kaj eldonis en Esperanto plurajn librojn pri sia kuracmetodo.