Salò

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lago de Garda kun monto Baldo je la fono.
Lago de Garda kun monto Baldo je la fono.

Salò estas urbo en la itala regiono de Lombardio kaj apartenas al la provinco de Brescia. La loko situas sur la okcidenta bordo de la lago Garda , kie havas havenon kaj strandon.

Salò
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lombardy.svg Lombardio (2005)
Provinco BS Breŝo (2005)
Geografia situo 45° 36′ N, 10° 32′ O45.610.533333333333Koordinatoj: 45° 36′ N, 10° 32′ O
Alto super marnivelo m
Areo 29 (2005) km²
Loĝantaro 10056 (2005)
Loĝdenso 347 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Barbarano, Campoverde, Renzano, Villa, Cunettone, Serniga (2005)
Najbaraj komunumoj Gardone Riviera, Gavardo, Puegnago sul Garda, Roè Volciano, San Felice del Benaco, Torri del Benaco (VR), Vobarno (2005)
Patrono San Carlo
Festa tago 30-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj salodiani
Poŝtkodo 25087 (2005)
Imposta kodo H717 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 017170 (2005)
Telefona prefikso 0365 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.salo.bs.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Ĝi situas je la okcidenta bordo de Garda-Lago. Norde de Salò etendiĝas la regiona naturparko Alto Garda Bresciano. En la sudo estas dekliva pejzaĝo sed kun multe da agrikulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Salò estis fondita de la romianoj sub la nomo Pagus Salodium. En 1337 Salò fariĝis la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Magnifica Patria kiu inkludis la okcidentan bordon de la lago Garda kaj Valle Sabbia kaj apartenas al la Venecia Respubliko.

De oktobro 1943 ĝis aprilo 1945 ĝi estis la ĉefurbo de la marioneto stato Respubliko de Salò fondita fare de Benito Mussolini. La filmo Salò aŭ la 120 tagoj de Sodomo de Pier Paolo Pasolini estas rememoro al ĉi tiu periodo de la urbo Salò.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Luigi Comencini (1916-2007), filmreĝisoro naskiĝis en Salò.

Salò estis la naskiĝloko de Gaspare di Salò (1542-1602), laŭdire la (aŭ unu el la) unua(j) violono-faristo(j) en la mondo.

Esperanto kaj interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

Inter la 19-a kaj 23-a de majo 2019 kunvenos tie naturamikoj-esperantistoj[1] por alternativa turismo ĉe la Garda Lago kaj la 25-an de majo 2019 okazos interlingvistika seminario organizita de la privata lernejo LEST kunlabore kun la Itala Interlingvistika Centro[2]. La 24-an de majo 2019 en la Urbodomo disvolviĝos ordinara parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Barkoj ĉe la laga bordo

Dom Santa Maria Annunziata, katedralo (1509)

Palazzo della Magnifica Patria (1524)

Arkeologia muzeo

Pentraĵoj de la renesanca pentristo Zenone Veronese

Botanika ĝardeno Fondazione André Heller

Salò foiro de floroj (Salò Garda Flowers Spring) inter la 26-28-a de april 2019[3].

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

(itala) Oficiala urba retejo (turismo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Respubliko de Salò

(angla) Gaspare di Salò

(GramTrans aŭtomata traduko en esperanton) Salò aŭ la 120 tagoj de Sodomo

Noto kaj referenco[redakti | redakti fonton]

  1. HeKo 705 5-B, la 30-an de marto 2019
  2. HeKo 703 4-B, la 10-an de marto 2019
  3. Programo de la foiro de la floroj por 2019 (PDF)