Sammy Drechsel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sammy Drechsel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1925 (1925-04-25)
en Berlino
Morto 19-an de januaro 1986 (1986-01-19) (60-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo televida prezentisto • ĵurnalistofilmreĝisoro
vdr

Sammy DRECHSEL (naskiĝis la 25-an de aprilo 1925 en Berlino; mortis la 19-an de januaro 1986 en Munkeno; per vera nomo Karl-Heinz Kamke) estis germana ĵurnalisto, reĝisoro, sporta raportisto kaj satiristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jam en infana aĝo li entuziasmiĝis pri futbalo, futbalis en la berlina klubo SV 92 kaj kun sia teamo venkis la berlinan junularan ĉampionecon. Dum la dua mondmilito la ankoraŭ ne plenaĝa knabo estis sporta raportisto ĉe diversaj radiostacioj, interalie ĉe Radio Berlin, la entute pionira germania radiostacio. Post la milito li iĝis al la radiostacio en la usona sektoro de Berlino, RIAS, kie li laboris ĝis 1950.

De 1950 ĝis la morto li estis sporta raportisto de la Bavara Radio, Bayerischer Rundfunk en Munkeno. En 1956 li mem fondis munkenan futbalklubon, kiun li prezidis kaj en 963 matĉoj atingis 1500 golojn.

Li estis raportisto en multaj sportaj eventoj. En la futbala mondpokalo 1966 li interalie en la germana televido komentis la duonfinalan matĉon de la germana kontraŭ la sovetunia teamo de futbalo, kiun la germanaj futbalistoj venkis per 2 goloj kontraŭ 1.

En 1956 Sammy Drechsel kune kun Dieter Hildebrandt fondis la politikan kabaredon Münchner Lach- und Schießgesellschaft, kies gvidanto kaj reĝisoro li estis. Li konsideras tre energia homo kaj ankaŭ reĝisoris la televidajn seriojn Notizen aus der Provinz und Scheibenwischer de Dieter Hildebrandt.

Lastan aktoran televidan aperon li havis en la serio Kir Royal de Helmut Dietl. Ĝi filmiĝis tuj antaŭ ol li mortis pro kancero. Ekde 1962 li estis edzo de Irene Koss. Ambaŭ entombiĝis sur la norda tombejo de Munkeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]