Lauenbrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samtgemeinde Fintel)
Jump to navigation Jump to search
Lauenbrück
Blazono
Lauenbrück in ROW.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Fintel
Urborajtoj
Koordinatoj 53°12′N 9°34′O  /  53.2°N, 9.567°O / 53.2; 9.567 (Lauenbrück)Koordinatoj: 53°12′N 9°34′O  /  53.2°N, 9.567°O / 53.2; 9.567 (Lauenbrück)
Alto super la marnivelo 31 m
Areo 21,89 km²
Loĝantaro 2266 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04267
Poŝtkodo 27389
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357033
Komunumestro Jochen Intelmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Berliner Straße 3
Oficiala retejo http://www.lauenbrueck.de
v  d  r
Information icon.svg

Lauenbrück estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 2 266 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Fintel. Al ĝi apartenas la komunumoj Lauenbrück, Fintel, Helvesiek, Stemmen kaj Vahlde.

lago Fintausee en Lauenbrück