Samuel Eisenmenger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Samuel Eisenmenger
Persona informo
Aliaj nomoj Samuel Siderocrates • Samuel Syderocrates
Naskiĝo 1-an de januaro 1534 (1534-01-01)
en Bretten
Morto 1-an de januaro 1585 (1585-01-01) (51-jara)
en Bruchsal
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo kuracisto • astrologo
Information icon.svg
vdr

Samuel EISENMENGER (28a de septembro 1534 – 28a de februaro 1585) estis germana kuracisto, teologo kaj astronomo. En la jaroj 1557-1568 li estis Profesoro de Astronomio en la Universitato de Tübingen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de Johann Eisenmenger, pastro en Bretten, kaj studis en la loka lernejo. En 1551, li aliĝis en la Universitato de Wittenberg. Tie li atingis, helpate de Philipp Melanchthon, bakalaŭron, translokiĝis al la Universitato de Heidelberg kaj poste al la Universitato de Tübingen, kie li magistriĝis la 21an de januaro, 1554. En 1557 li estis nomumita sukcedanto de Philipp Imsser en la profesoreco de Matematiko kaj Astronomio en la Universitato de Tübingen, kune kun Johann Scheubel.

Eisenmenger estis persona kuracisto de gravuloj kiel la Episkopo de Speyer, la Margravo de Baden, la Ĉefepiskopo de Kolonjo kaj la Episkopo de Strasburgo.

Li eldonis la verkon de Paracelso kaj publikigis verkojn pri la aplikado de astrologio en medicino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cyclopaedia Paracelsica Christiana. Three books of this were the origin and tradition of the liberal arts, also of the physiognomy, above miracles and weather, Bruselo, 1585
  • The method iatromathematicae conjunctionis qua astrologiae fundamenta certissima indicantur, Strasburgo, 1563,
  • De usu partium coeli in commendationem astronomine, Strasburgo, 1563
  • Oratio de methodo iatromathematicae ... eam semper medias veteribus et recentibus usui necessario fuisse ... et astrologiae indicatur, Strasburgo, 1569
  • The prognostic and prophecy of the last ones from the MDLXIIII Jar to the MDCVII are drawn from the eclipses and the great ephemeris of the highly populated Cypriani Leovicii and from the Prognostico Samuelid Syderocratis, and put together, Bazelo, 1568