Sankta Remiĝo de Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Remiĝo.
Statuo de sankta Remiĝo baptanta Klodvigon la 1-an apud la baziliko Sankta Remiĝo de Reims.

Sankta Remigius, en Esperanto eble Remiĝo,[1] (ĉ.437-13-a de januaro 535[2]), naskiĝinta en tio kio ankoraŭ ne estis la diocezo de Laon, estis episkopo de Reims dum sepdek kvar jaroj, se oni fidas la skribon ekde 459-462 ĝis sia morto kiu metigis sur lia tombo la ĉefepiskopo Hincmar de Reims en 852. Tiu, kiu estos honrita per la titolo apostolo de la frankoj de tiu sama Hincmar[3], baptis la reĝon Klodvigo la 1-a, la 25-an de decembro de jaro inter 496 kaj 506, kaj 3 000 frankajn militistojn el lia armeo[4]. Li verŝajne kontribuis al la organizado de sia klerika provinco, sed oni ne povas aserti ke li estis la fondinto de la episkoplandoj de Thérouanne aŭ de Arras, eĉ malpli de tiu de Laon.

Sankta Remiĝo estas unu el la katolikaj patronoj de la ĉefdiocezo de Reims[5].

Festo : la 15-an de januaro en Francio, la 13-an de januaro en la roma martirologio. En la diocezo de Reims, oni festas lin la 1-an de oktobro, laŭ loka tradicio, kiu originis fine de la 6-a jarcento[6],[7].

Sankta Remiĝo kaj Klodvigo la 1-a. Jacobus de Voragine, Legenda aurea, 14-a jarcento.
Sankta Remiĝo baptas Klodvigon la 1-an la tagon de kristnasko, inter 496 kaj 506 - Vitralo de la preĝejo Sankta Bonaventuro, en Liono, Francio
Tombo de sankta Remiĝo en la ĥorejo de la baziliko Sankta Remiĝo de Reims

Remiĝo estis entombigita en la preĝejeto Sankta Kristofo, fariĝinta baziliko Sankta Remiĝo. En 852, Hincmar starigis relikvojn, el kiuj malgranda parto estis movita al Sankta-Maria de Reims. La relikvujo estis ŝirmita en 882 (vikingaj invadoj) en Épernay, poste solene rekondukitaj en junio 883 al Sankta-Maria. En 900, la ĉefepiskopo Herveo remetigis la relikvojn de Sankta Remiĝo tien kie ili estis kultataj ĝis la Franca Revolucio. La korpo de sankta Remiĝo estis sendifekte konservita.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie-Céline Isaia, Remi de Reims, Parizo, eld. "Editions du Cerf", 2010
  • Les plus grands saints. Leur vie et leur portrait. eld. "France Loisirs". Parizo 1994 (verko eldonita kun la originala titolo One Hundred Saints, Little Brown and Company (Inc.), Boston, 1993)
  • Extraits de la vie des saints de Butler, 1956, 1985, 1991.
  • Jakobo de Voragine, La Ora legendo, Biblioteko de la Plejado, eld. "Gallimard", 2004, eldono kondukita de Alain Boureau.
  • Patrick Demouy, Petite Vie de saint Remi, Parizo, eld. "Desclée de Brouwer", 1997
  • Documents sur le règne de Clovis, traduko de Nathalie Desgrugilliers, eld; "éditions Paleo", kol. encyclopédie médiévale. Enhavas la leterojn de Sankta Remiĝo, la diplomojn de Klodvigo, la aktojn de koncilioj... (ISBN 978-2-84909-604-8).

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kutimo en Reims postulas ke oni prononcu Remi (eĉ R'mi, kio nuligas la akcenton super la litero « e »).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la diskutpaĝan noton.
  2. (2010) Remi de Reims : Mémoire d'un saint, histoire d'une Eglise (france). Parizo: les Editions du Cerf.
  3. Johano Devisse (eminenta profesoro pri mezepoka historio en la Universitato Parizo-1), Hincmar, archevêque de Reims5845-882), tomo 2-a, 1006-a paĝo
  4. Laurent Theis, Clovis : de l'histoire au mythe, eld. "Complexe", 1996, 215-a paĝo.
  5. http://books.google.fr/books?id=UboOAAAAQBAJ&pg=PT329
  6. Voir saint Remi de Reims sur Nominis
  7. angleSaint Remigius en "View of Saints"