Sanktalucia iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanktalucia iktero
Sanktalucia iktero
Sanktalucia iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. laudabilis'
Icterus laudabilis
(Sclater, 1871)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sanktalucia iktero (Icterus laudabilis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas kiel endemio de la insulo de Sankta Lucio en Karibio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbustaroj, bordoj de bananplantejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj, ĉiam de marbordaj areoj ĝis 700 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj tiele estas nur malgranda populacio de 1000 al 2500 individuoj (kaj eble nur ĉirkaŭ 1000 maturuloj) en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 620 km.

Masklo havas nigrajn kapon, tutan bruston (diference de aliaj samgenranoj) kaj suprajn partojn, dum estas flavoranĝaj la pugo, subaj partoj kaj ŝultromakulo. En la tre nigraj flugiloj ne videblas blankaj bordoj (ankaŭ diference de aliaj samgenranoj). La kruroj estas grizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]