Ikteroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ikteroj
Baltimora iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ikteroj estas enhavataj en la genro Icterus, nome grupo de birdoj de la amerika familio de Ikteredoj. Spite ties nomo en angla Oriole, ili tute ne rilatas al la malnovmondaj Orioloj de la familio de Orioledoj, sed ili estas rimarkinde similaj laŭ grando, kutimaro kaj tre forte kontrasta plumaro, bona ekzemplo de konverĝa evoluo, kaj preskaŭ malevitende uzi la saman komunan nomon.

Maskloj estas tipe nigraj kaj flavaj aŭ oranĝaj, kun blankaj markoj; la plumaro de inoj kaj de nematuruloj estas pli senkolora. Tiuj birdoj havas unu plumoŝanĝadon jare. Ili estas ĝenerale sveltaj kun longaj vostoj kaj pintakraj bekoj. Ili manĝas ĉefe insektojn, ofte ankaŭ nektaron kaj fruktojn. La nesto estas teksita longeca saketo. Kelkaj specioj estas facile allogebaj al birdomanĝejoj por provizio de tranĉitaj oranĝoj kaj vinberĵeleo. Specioj kiuj nestumas en areoj kun malvarmaj vintroj (inklude plej parto de Usono) estas tre migrantaj, dum subtropikaj kaj tropikaj specioj estas pli nemigrantaj.

La anglalingva nomo "oriole" devenas el la latina formo oriolus jam uzita de Alberto la Granda ĉirkaŭ 1250, sed por tute aliaj birdoj, nome por la malnovmonda familio de la eŭropa Oriolo.

La nomo de la genro Icterus estis uzata de klasikaj aŭtoroj, por birdoj kun flavaj aŭ verdecaj plumaroj. Moderne tio aludis kutime al la oriolo. Brisson reaplikis tiun nomon al amerikaj birdoj pro ties simileco laŭ aspekto.[1]

Provizora specilisto[redakti | redakti fonton]

Tiu listo de specioj estas provizora. La ĝusta limigo de kelkaj taksonoj estas neklara, kaj hibridado ŝajne estas grava konfuziga faktoro, ekzemple ĉe la Baltimora kaj la Buloka ikteroj:

Stridorsa iktero, Icterus pustulatus

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Newton, Alfred

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]