Flavvosta iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvosta iktero
Flavvosta iktero
Flavvosta iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. mesomelas'
Icterus mesomelas
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavvosta iktero, Icterus mesomelas, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Ĝi troviĝas el suda Meksiko tra Centrameriko al okcidenta Peruo kaj nordokcidenta Venezuelo; en Peruo ĝi loĝas ankaŭ en ĉeriveraj arbaroj.

La Flavvosta iktero estas 22-23 cm longa kaj pezas 70 g. Ĝi estas ĉefe sulfurflava kun nigraj dorso, malsupra vizaĝo kaj supra brusto. La flugiloj estas nigraj kun flava ŝultromakulo kaj la vosto estas nigra kun flavaj eksteraj vostoplumoj, kio nomigas la specion, ĉar ĝi estas la ununura iktero kun tiu karaktero. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas la nigron de dorso kaj de vosto anstataŭata de olivverdeca koloro. La beko estas fortika kaj malhelgriza al nigreca kun la unua duono de la suba makselo pli hela.

Estas kvar subspecioj.

  • Nomiga I. m. mesomelas, Meksiko al Honduro, havas flavajn bordojn en triarangaj flugilplumoj.
  • I. m. salvinii, malaltaj teroj de Karibio en Nikaragvo kaj Kostariko, sen flavaj bordoj en triarangaj flugilplumoj kaj pli oranĝa ol la nomiga raso.
  • I. m. carrikeri, Panamo, Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo, estas kiel salvinii, sed malpli oranĝa kaj kun pli malgranda beko.
  • I. m. taczanowskiis, regionoj de Pacifiko en Sudameriko el Ekvadoro al okcidenta Peruo, havas blankajn bordojn en triarangaj flugilplumoj.

La alvokoj de tiu specio inkludas ĉik kaj ŭiiĉoŭ. La kanto estas melodia ripeto de muzikecaj fajfoj, ĉak, ĉak-ĝjuaŭ. Ĝi estas ofte elsendata kiel dueto, kie la respondo de la ino sekvas aŭ surkoincidas kun la pli longaj frazoj de la masklo.

Tiu granda ikteredo loĝas em densa arbustaro, ofte kun vitoj, Heliconia kaj simila densa kreskaĵaro, en marĉaj malaltaj teroj. Tiu birdo manĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj en pli densa vegetaĵaro ol plej parto de ikteroj, manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ nektaron kaj kelkajn fruktojn kiaj tiuj de Simarubo (Bursera simaruba)[1].

Ili konstruas profundan sed fajnan tasforman neston 2 m alte en dorna arbusto ĉe rojo. La ino demetas 3 malhelmakulajn blankajn ovojn. Eloviĝo okazas post 13 tagoj kaj elnestiĝo post pliaj 14 tagoj.

La Flavvosta iktero estas sufiĉe komuna escepte en Peruo kaj Venezuelo, sed ĝi malpliiĝas en partoj de sia teritorio pro persekutado por kaĝobirda komerco; tiu specio valoras kaj pro bela aspekto kaj pro bela kanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foster (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]