Kampiktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampiktero
Kampiktero
Kampiktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. jamacaii'
Icterus jamacaii
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kampiktero (Icterus jamacaii) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en granda parto de Sudameriko nome en Argentino, Bolivio, ĉefe en nordorienta Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Paragvajo kaj Peruo. Ĝi loĝas en pli sekaj areoj kiaj kaatingo kaj savano, sed ankaŭ ĉe deciduaj arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas nigrajn kapon, supran bruston, mezan dorson, flugilojn kaj voston, dum estas flavoranĝaj nuko, supra dorso, pugo, subaj partoj inklude subvoston kaj ŝultromakuloj. Estas blanka flugilstrio. La suba makzelo estas klare helblugriza. Kaj klara distngilo estas blankeca iriso, malkutime inter ikteroj.

Diferencoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj kiaj Ridgely kaj Tudor kaj Howard kaj Moore traktis iam la Kampikteron kiel subspecio de la Trupialo, Icterus icterus, sed lastatempe, kiel ĉe Clements, oni konsideras ilin apartajn speciojn. La Kampiktero diferencas el la Trupialo pro oranĝa koloro pli ol blanka ĉe grandaj kovriloj, blanka flugilstrio nur en duarangaj flugilplumoj kaj tre limigita areo de blua haŭtaĵo ĉirkaŭ okuloj, dum la Oranĝadorsa iktero havas oranĝajn kronon, nukom kaj dorson.


Estas polemiko ankaŭ pri la fakto ĉu la Kampiktero konstruas siajn proprajn nestojn aŭ rabas ilin de aliaj birdoj.