Nigragorĝa iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa iktero
Nigragorĝa iktero
Nigragorĝa iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. nigrogularis'
Icterus nigrogularis
(Hahn, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa iktero, Icterus nigrogularis, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

La Nigragorĝa iktero reproduktiĝas en noda Sudameriko en Kolombio, Venezuelo, Trinidado, Gujanoj kaj partoj de norda Brazilo, (norda subŝtato de Roraima kaj orienta Amapá). La Nigragorĝa iktero estas birdo de malfermaj arbaroj, arbustaroj kaj ĝardenoj. Ties nesto estas 40 cm longa pendanta kesto, pendanta el fino de branĉo. La kutima ovaro estas de 3 palverdecaj aŭ grizacaj ovoj.

Tiu estas 20–21 cm longa, 38 g peza birdo, kun ĉefe flava plumaro. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kaj mallarĝan gorĝozonon, ne tiom grandan kiom tiu ekzemple de la Ornigra iktero, sed kiu ĉiukaze nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie nigrogularis signifas precize “kun nigra gorĝo”. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras blankan flugilstrion kaj kelkajn blankajn plumobordojn. La beko estas fortikaj kaj griza, dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

La ino estas simila sed iom pli senkolora, kaj la junuloj havas olivecnuancan flavan dorson kaj ne havas nigron en vizaĝo.

Estas kvar subspecioj de Nigragorĝa iktero, el kiuj tri estas limigataj al insuloj. Ili diferenciĝas el la pli disvastigata nomiga raso de la kontinento pro korpo- kaj bekogrando kaj pli malgrandaj plumardetaloj.

Tiu specio manĝas ĉefe grandajn insektojn, sed ili povas manĝi ankaŭ nektaron kaj iom da frukto.

La kanto de la Nigragorĝa iktero estas agrabla melodia flutaĵo, kun iom da zumado. La alvokoj inkludas katecan ronronadon kaj plendecajn bruetojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]