Saltu al enhavo

Santiago Lorén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago Lorén
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1918 (1918-01-01)
en Belchite
Morto 25-an de novembro 2010 (2010-11-25) (92-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
dramaturgo
universitata instruisto
verkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historio de medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Santiago LORÉN Esteban (Belchite, 1918 - Zaragozo, 20101​) estis hispana kuracisto kaj verkisto, ricevinto de la Premio Planeta en 1953, nome en ties dua okazo.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Estante 18-jaraĝa, en la Hispana Enlanda Milito estis rekrutita en la frankisma armeo kie li vartis vunditojn. Post la militfino, li ekstudis Medicinon.

Li ricevis la premion Planeta en 1953 pro Una casa con goteras, realisma romano kun nuancoj de nigra humoro. Lia literatura kariero estis tre plurfaceta, inkludante radiajn kaj televidajn scenarojn kaj konsilado por famaj televidserioj, kiel la biografio pri Santiago Ramón y Cajal kaj pri Ramón J. Sender, fare de TVE. Li estis ankaŭ ĵurnalisto en gazetoj (ekzemple ĉe La Codorniz, Heraldo de Aragón, Pueblo, Diario 16 de Aragono kaj Periódico de Aragón) kaj profesoro de Historio de la Medicino en la Universitato de Zaragozo.

Je la alveno de demokratio li kandidatiĝis por skabeno el la Partido Socialista Popular de Enrique Tierno Galván, sed mankis al li milo da voĉoj. Li estis rekonita de la Municipo Zaragozo per la titolo de Adoptita Filo de la urbo (1991).

  • Cuerpos, almas y todo eso (1952)
  • Una casa con goteras (premio Planeta, 1953)
  • La vieja del molino de aceite (premio Ateneo de Sevilo, 1984)
  • Memoria parcial (premio Espejo de España, 1985)
  • Hospital de guerra (premio Ciudad de Teruel, 1982)
  • Siete alcobas
  • El verdugo cuidadoso
  • Mi señor don Fernando
  • Clase única'(1975)
  • No tenía corazón'(1985)
  • Diálogos con mi enfermera
  • La Rebotica
  • La muerte ríe
  • Del electrón a Dios
  • La frigidez como problema
  • Un muerto para empezar (teatro)
  • Diálogos con mi asistenta (radia scenaro)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]