Sapotacoj
Sapotacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La sapotacoj[2] (latine Sapotaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj preskaŭ 1350 speciojn[1],[3].
Tiuj plantoj havas laktosukon kaŭĉuksimilan. Ili kreskas preskaŭ senescepte (Argania spinosa en Sudokcidenta Maroko formas duonarbarojn; Bulamio (Bulamia) en Ameriko) en la tropika aŭ subtropika zono. Ili havas ledecajn, grandajn foliojn, supre starantan ovarion, kiu estas ĉiam plurĉambra (el 4-12 fruktofolio) kaj entenanta unu pregrajnon je ĉambro. La specioj de la familio havas valorajn lignojn kaj fruktojn.
Oni ne povas klare disigi la speciojn el genroj pro la diversa evolua tendenco en la familio.
Sapoto estas nomo de multaj diversaj tropikaj fruktoplantoj.
Gutaperko estas rezina gumo, speca izomero de kaŭĉuko, uzata precipe por tegi elektrajn kablojn (C2H8)n. Ĝi malmoliĝas en malpli alta temperaturo ol kaŭĉuko kaj ĝi ne estas elasteca, sed ĝi iĝas formebla en varmega akvo. Oni uzas ankaŭ en la dentoteknologio. Gutaperkon donas la arboj gutaperka arbo (Palaquim gutta) kaj Payena leerii en Sud-Ost-Azio. Nuntempe oni prenas la sukon nur el la folio kaj la arbojn kultivas en plantaĝoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- Sapotaceae Juss. - sapotacoj
- Argania Roem. & Schult. - arganio[5]
- Aubregrinia Heine - aŭbregrinio
- Aulandra H.J. Lam - aŭlandro
- Autranella A. Chev. - aŭtranelo
- Baillonella Pierre - bailonelo
- Beccariella Pierre - bekarielo
- Boerlagella Cogn. - berlagelo
- Breviea (Baehni) Aubrév. & Pellegr. - brevieo*
- Burckella Pierre - burkelo
- Capurodendron Aubrév. - kapurodendro
- Chromolucuma Ducke - kromolukumao
- Chrysophyllum L. - krizofilo
- Delpydora Pierre - delpidoro
- Diploknema Pierre - diploknemo
- Diploon Cronquist - diploono
- Donella Pierre ex Baill. - donelo*
- Eberhardtia Lecomte - eberhartio
- Ecclinusa Mart. - eklinuso
- Elaeoluma Baill. - eleolumo
- Englerophytum K. Krause - englerofito
- Faucherea Lecomte - faŭĉereo
- Gluema Aubrév. & Pellegr. - gluemo
- Inhambanella (Engl.) Dubard - inambanelo
- Isonandra Wight - izonandro
- Labourdonnaisia Bojer - laburdonezio
- Labramia A. DC. - labramio
- Lecomtedoxa (Pierre ex Engl.) Dubard - lekomtedokso
- Leptostylis Benth. - leptostilido
- Letestua Lecomte - letestuo
- Lucuma Molina - lukumao*
- Madhuca Ham. ex J.F. Gmel. - maduko[6]
- Magodendron Vink - magodendro
- Manilkara Adans. - manilkaro[7]
- Micropholis (Griseb.) Pierre - mikrofolido
- Mimusops L. - mimuzopo
- Neohemsleya T.D. Penn. - neohemslejo
- Neolemonniera Heine - neolemoniero
- Niemeyera F. Muell. - niemejero
- Northia Hook. f. - nortio
- Omphalocarpum P. Beauv. - omfalokarpo
- Palaquium Blanco - palakvio[8]
- Payena A. DC. - pajeno[9]
- Pichonia Pierre - piĉonio
- Planchonella Pierre - planĉonelo
- Pouteria Aubl. - puterio
- Pradosia Liais - pradozio
- Pycnandra Benth. - piknandro
- Sarcaulus Radlk. - sarkaŭlo
- Sarcosperma Hook. f. - sarkospermo
- Sersalisia R. Br. - sersalizio
- Sideroxylon L. - sideroksilo
- Sinosideroxylon (Engl.) Aubrév. - sinosideroksilo**
- Stisseria - stiserio
- Synsepalum (A. DC.) Daniell - sinsepalo
- Tieghemella Pierre - tigemelo
- Tridesmostemon Engl. - tridesmostemono
- Tsebona Capuron - cebono
- Van-royena Aubrév. - vanrojeno
- Vitellaria C.F. Gaertn. - vitelario
- Vitellariopsis Baill. ex Dubard - vitelariopso
- Xantolis Raf. - ksantolo
- Zeyherella (Pierre ex Baill.) Aubrév. & Pellegr. - zejerelo**
- Sapotaceae Juss. - sapotacoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Manilkara bidentata (balato) la gutaperkosimila materilao de tiu ĉi arbo uzatas por pneŭmoj, transporta bendo. Kreskas en okcidenta Hindio.
- Achras zapota aŭ Manilkara zapota: la arbo havas 5-10 cm grandajn rustebrunajn, ovalajn aŭ ovoformajn, dolĉajn fruktojn. La solidiĝinta laktosuko de la arbo (ĉiklo) estis la bazmaterialo de la maĉgumo. (Kreskas en Mez-Ameriko, Gvatemalo). La arba ligno entenas saponinojn, tiel ĝin ne voras eĉ la termitoj.
- Pouteria specioj havas prunosimilajn fruktojn, manĝeblajn kiel deserton.
- Butyrospermum parkii (Buterarbo aŭ Karité) : ĝi defaligas la foliojn en la seka sezono. Ĝi havas fruktojn kaŝtansimilajn (3-4 cm), kiuj enhavas (senŝeligite) 60-70 % grasoentenon. Ĝi estas buterosimila grasaĵo, uzata ĉefe por nutrado (malofte por lumigo) en Afriko, kaj en Eŭropo por kosmetikaĵoj. Kreskas en Afriko.
- Diploknema butyraca havas similan rolon en Hindio kiel Butyrospermum parkii en Afriko. El ĝi oni prenas la fulva-buteron.
- Madhuca longifolia (ankaŭ konata kiel Bassia latifolia aŭ kiel Madhuca indica) havas grasajn fruktojn kaj sukerriĉajn florojn, kiuj uzatas por alkoholaĵoj aŭ por nutrado.
- Synsepalum dulcificum (mirbera arbo?) kreskas en okcidenta Afriko. Ĝi dolĉigas la acidan vinon, nutraĵon per glikoproteino (mirakulino).
-
Payena leeri
-
Manilkara zapota
-
Pouteria sapota
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Sapotaceae ĉe World Flora Online
- ↑ sapoto en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Sapotaceae ĉe The Plant List
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ arganio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ maduko en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ manilkaro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ palakvio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ pajeno en PIV ĉe vortaro.net