Maladers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sax (Maladers))
Maladers
Blazono de Maladers
Maladers
vilaĝokomunumo en Svislando • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Grizono
Distrikto Plessur
Komunumaro Schanfigg
Koordinatoj  46° 50′ 10″ N 9° 33′ 35″ O / 46.83611 °N, 9.55972 °O / 46.83611; 9.55972 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 10″ N 9° 33′ 35″ O / 46.83611 °N, 9.55972 °O / 46.83611; 9.55972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 501
Areo 7,59 km²
Alteco 1013 m super marnivelo
Poŝtkodo 7026
Komunumkodo 3926
Mapo de Maladers

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Maladers estas komunumo de la komunumaro Schanfigg kaj la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 501 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maladers situas ĉe la nordokcidenta fino de la valo Schanfigg, norde de la rivero Plessur kaj rekte oriente de la kantonĉefurbo Koiro. En sudo la komunumon limigas la rivero Plessur, kiu fluas tra profunda valo, en nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la kresto de Hochwang, kie sur alterco de 2220 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo Maladers ankaŭ la vilaĝetoj Sax kaj Brandacker.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Maladers limas en nordo al Trimmis, en oriento al Castiel, en sudoriento al Tschiertschen-Praden, en nordokcidento al Churwalden, kaj en okcidento al la kantonĉefurbo Koiro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona vojo de Koiro al Arosa. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Koiro al Peist. La linio de la Retia Fervojo, kiu pasas en la valfundo paralele al la rivero Plessur, ne disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Maladers datiĝas el la jaro 1156 kiel de Maladru. Sur la monteto Tumi estis trovitaj restaĵoj de parhistorio kaj fruhistoria setlejoj. En la jaro 1977 estis malkovrita statueto de Merkuro. Dum mezepoko Maladers apartenis al la supera tribunalejo de Koiro. En la 12-a jarcento estis menciita majorejo de la koira katedrala kapitulo. Poste la suprea jurisdikcio apartenis al la koira voktotribunalo. Iam en la 15-a aŭ 16-a jarcento la jurisdikcio transiris al la tribunala komunumo Sankt Peter. En la 16-a jarcento la origine romanĉlingva vilaĝo estis germanigita. Kiel lasta vilaĝo de Schanfigg Maladers aliĝis en la jaro 1635 al la reformacio. En la jaro 1952 Maladers kun la tuta tribunala komunumo Sankt Peter sin liberaĉetis de la landa suverenceco de Aŭstrio kaj en 1657 ankaŭ de la feŭdo de la episikopo de Koiro. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]