Schelten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Scheltenmühle)
Schelten
Blazono de Schelten
Blazono de Schelten
Blazono de Schelten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 608627 / 242966 (mapo)47.33757.5527777777778Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608627 / 242966 (mapo)
Nombro de loĝantoj 41
Areo 5,56 km²
Alteco 746 m super marnivelo
Poŝtkodo 2827
Komunumkodo 0708
Mapo de Schelten
Mapo de Schelten
Mapo de Schelten
vdr


Schelten (en la franca lingvo: La Scheulte ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 41 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schelten estas preskaŭ eksklavo, kiu nur en unu punkto en sudokcidento estas ligita al la cetera berna teritorio, situas el la supra parto de la Valo de Terbi, okcidente de la Schelten-Pasejo, kiu ligas Kantonon Soloturno kun Kantono Ĵuraso. En Schelten sur la pinto de la monto Rotmatt sur alteco de 1074 m s.m. situas pla plej norda komunumo de Kantono Berno. La komunumeto, kiu ne disponas pri efektiva vilaĝo, konsistas el la setlejoj Scheltenmühle kaj Lochhaus, kaj diversaj izolitaj bienoj. Entute en la komunumo troviĝas nur 13 domoj. Tra la komunumo fluas la rivereto Scheltenbach (en la franca lingvo La Scheulte), kiu apud Delemonto alfluas al Birs.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,56 km², de kiuj 59,2% estas kovritaj de arbaro, 38,3% servas por agrikulturo kaj 2,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schelten limas en nordoriento al Beinwil (SO), en sudoriento al Aedermannsdorf (SO), en sudo en unu punkto al Seehof, en sudokcidento al Vermes (JU), kaj en nordokcidento al Mervelier (JU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona vojo n-ro 1361 de Balsthal en Kantono Soloturno trans Schelten-Pasejo al Delemonto. Schelten ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo estas la germana. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 82,7% de la loĝantaro parolis la germanan, dum 15,4% parolis la francan.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vojo al Schelten-Pasejo situas kapelo konsekrita al Sankt-Antonio kaj konstruita en la jaro 1860.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schelten datiĝas el la jaro 1563 kiel la Schilt. Ĝis la franca revolucio Schelten apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval sub la regado de la Princepiskoplando Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Schelten apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Schelten fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Schelten tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]