Schorndorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la germana urbo Schorndorf en Baden-Virtembergo, situanta en la valo de la rivero Rems, ne pri la vilaĝo Schorndorf en distriktaro Supra Palatinato en Bavario.
Schorndorf
Blazono
Schorndorf im Rems-Murr-Kreis.png
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Rems-Murr
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 48°48′N 09°32′O  /  48.8°N, 9.533°O / 48.8; 9.533 (Schorndorf)Koordinatoj: 48°48′N 09°32′O  /  48.8°N, 9.533°O / 48.8; 9.533 (Schorndorf)
Alto super la marnivelo 256 m
Areo 56,86 km²
Loĝantaro 39601 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)]
Telefona antaŭkodo 07181
Poŝtkodo 73601–73614
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7060
Aŭtomobila kodo WN
Oficiala Municipokodo 08119067
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Matthias Klopfer
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
73614 Schorndorf
Oficiala retejo https://www.schorndorf.de/
v  d  r
Information icon.svg

Schorndorf estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 6 811 loĝantojn.


Schorndorf situas 30 kilometrojn oriente de Stuttgart. Kune kun la najbara vilaĝo Winterbach la urbo konsistigas administran komunumaron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schorndorf situas en la valo de la rivero Rems, kie la riveretoj Schornbach kaj Wieslauf enfluas la riveron. Norde troviĝas la arbaroj "Berglen" kaj "Welzheimer Wald", sude la arbaro "Schurwald".

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo unuafoje dum la jaro 1235 skribe menciiĝis per la nomo „Uff dem Sand“. Poste la setlejo fariĝis urbo. En 1634 incendio detruis preskaŭ la tutan urbon, post okupado per imperiestraj trupoj kadre de la Tridekjara Milito. Fervojo kaj stacidomo venis al la urbo dum la jaro 1861.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

(ekde 1972:) Buhlbronn, (ekde 1973:) Miedelsbach, Schlichten, Weiler/Rems (ekde 1975:) Haubersbronn, Oberberken (kun Unterberken) kaj Schornbach (kun Mannshaupten)

Wappen Buhlbronn.png Buhlbronn

Wappen Haubersbronn.png Haubersbronn

Wappen Miedelsbach.png Miedelsbach

Wappen Oberberken.png Oberberken

Wappen Schlichten.png Schlichten

Wappen Schornbach.png Schornbach

Wappen Weiler-Rems.png Weiler/Rems

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Schorndorf je 1900 (malnova poŝtkarto)

Urbodomo: La urbodomo estis konstruita de 1726 ĝis 1730 laŭ planoj de la arkitekto Georg Friedrich Majer (1695 – 1765).

La naskiĝdomo de Gottlieb Daimler: Gottlieb Daimler, pioniro de la aŭtomobilhistorio, naskiĝis la 17-an de marto 1834 en la urba strato „Höllgasse“. La trabfakan domon de la familio Daimler aĉetis la avo de la inventinto en 1787 kaj 1806 je du partopagoj. Ĉi tie la posta entreprenisto pasigis sian junaĝon kiel filo de bakisto. Nun la historia domo servas kiel museo kaj seminarejo de la firmo Daimler-Chrysler.

"Urba muzeo": La urba muzeo en du trabfakaj domoj, antaŭe latin- kaj germanlingva lernejo, montras la historion de Schorndorf kaj la proksima ĉirkaŭaĵo.

Gravaj urbanoj[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Walch-Künkelin (1651–1741), urbestro-edzino, protektis la urbon dum 1688 kontraŭ elrabado fare de la armeo de Francio
  • Gottlieb Daimler (1834–1900), inĝeniero, konstrukciisto kaj industriisto, la pioniro de la aŭtomobilkonstruo;
  • d-ro Reinhold Maier (1889–1971), ĉefministro de Baden-Virtembergo
urbocentra placo
burga kastelo