Secesio (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Secesiismo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Secesio

Secesio estas politika ago kiu konsistas el apartiĝo de antaŭa patrio, de organizo, federacio, eklezio, unio aŭ politika partio aŭ ento.[1] Tipe, estas forta faktoro kiu diferencas en ĉiu okazo kiel motivo de la retiriĝo. La vorto derivas de la latina "secessio".​

La secesio povas esti fakto aŭ rajto. Kiel rajto la politika fenomeno de secesio postulas antaŭan ekziston de federaciakonfederacia ŝtato, de kiu formu parton la ento kiu montras sian volon separiĝi el la unio.

La secesio, kiel fakto, kutime estas konfuzita kun sendependeco. Sed estas diferencoj aŭ nuancoj: en la militoj de secesio (kiel ĉe la milito de Secesio en Usono), la kerno de la afero estas la volo de antaŭekzistanta ento separiĝi disde la unio kun aliaj ŝtatoj, kiel okazis en Slovakio disde Ĉeĥoslovakio aŭ en Slovenio disde Jugoslavio. Dum en militoj de sendependigo temas pri la kreado de tute nova ŝtato, kiel okazis ĉe Sud-Sudano disde Sudano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. en PIV Alirita la 6an de Novembro 2021.