Seiiĉi Kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Seiiĉi Kato
加藤 静一
Persona informo
Naskiĝo 1910
Morto 1987
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto lernolibro pri oftalmologio
vdr

Seiiĉi Kato (加藤 静一, ankaŭ latinliterigita Seiichi Katō, naskiĝis en 1910, mortis en 1987)[1] estis japana esperantisto kaj kuracisto, specialiĝinta pri oftalmologio. Li laboris en pluraj oftalmologiaj klinikoj de Japanio, laste en tiu de la universitato Ŝinŝu (japane 信州大学, Shinshū-Daigaku) de la urbo Macumoto de gubernio Nagano.[2] En Esperantujo li plej konatiĝis pro sia lernolibro pri oftalmologio, kiu aperis en ĝis nun 3 eldonoj, en 1959 kaj 1963 en Japanio, reviziita fare de André Albault, kaj je modernigita enpaĝigo en 1994 en eldonejo de Germanio. Krome li plurfoje publikigis esperantlingvajn artikolojn en Medicina Revuo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. plej koncizaj informoj pri li en retejo webcatplus.nii.ac.jp japane
  2. informo sur la dorsa kovrilpaĝo de la 3-a eldono de la libro "lernolibro pri oftalmologio"
  3. esperanta medicina literaturo inter 1951 kaj 1986, dosiero en formato PDF