Saltu al enhavo

Seksa reproduktado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sirfedoj pariĝantaj dumfluge.

Seksa reproduktado, aŭ seksa reproduktiĝo[1], estas biologia procedo, dum kiu estiĝas nova organismo per unuiĝo de seksa ĉelo kutime de du organismoj (escepte de unu).

La seksa reproduktado havas do minimume du fazojn: produkton de seksaj ĉeloj kaj ties unuiĝon (la t.n. fekundigon). Alie inter la produkton de la seksaj ĉeloj kaj ties unuiĝon povas esti enmetita ankoraŭ la t.n. gametofito. Post la fekundigo povas sekvi ankoraŭ ia formo de zorgo pri idaro (mamula gravedeco, gardado de idoj, nutrado de idaro, nutrigado de fekundiga ovo per patrina kreskaĵo...).

Avantaĝo de la seksa reproduktado estas diverseco de la estiĝinta idaro, kiu estas grava el du motivoj. Ĝi parte ebligas al unuopuloj de la sama specio ekdiferencigi siajn vivpretendojn en diversa medio, do ili teorie ne bezonas tiom konkurenci unu al la alia kaj ili povas okupi pli ampleksan (ekologian) niĉon, parte (kaj tio estas eble ankoraŭ pli grava) ĝi kaŭzas, ke unuopaj unuopuloj de diversa populacio reagas al la samaj faktoroj de la medio diverse. Estas ekzemple nur minimuma ŝanco, ke troviĝus patogeno, rilate al kiu estos specife sentema la tuta populacio (diference de populacio de klonoj, kie tio povas okazi tute facile). Malavantaĝo de la seksa reproduktado estas ties relative malalta efektiveco kaj rapideco (kompare kun neseksa reproduktado).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]