Sender Freies Berlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sender Freies Berlin
Sender Freies Berlin
Sendostacio Libera Berlino
German public state broadcaster vd
Dum 12-a de novembro 1953 - 30-a de aprilo 2003
Antaŭulo Nordwestdeutscher Rundfunk
Sekvanto Rundfunk Berlin-Brandenburg
Jura formo aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio
Fondita 1953
Sidejo okcidenta Berlino, ekde 1990 la reunuiĝinta Berlino
Lando Germanio
Agokampo dissenda televido
Malfondita la 1-an de majo 2003 (vidu tekste)
vdr

Sender Freies Berlin (SFB), en Esperanto Sendostacio Libera Berlino, estis ekde sia fondado la 12-an de novembro 1953 (komcenco de la dissendado estis la 1-a de junio 1954) ĝis la 30-a de aprilo 2003 la federacilanda radio por okcidenta Berlino kaj ekde 1990 por la reunuiĝinta Berlino. La nomo de la aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio estis aludo al la „libera“ okcidenta Berlino kiel dislimiĝo kontraŭ orienta Berlino kun la ŝtata radio de GDR.

balonoj de la sendostacio SFB kaj sia televida kanalo (SF) B1 ("Berlino 1") en amasa evento urbocentre

Valide ekde la 1-a de majo 2003 SFB kunfandiĝis kun la Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg (ORB) al nova Rundfunk Berlin-Brandenburg (RBB). ORB kaj SFB estis membroj de la Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland (ARD), same kiel ankaŭ nun RBB.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]