Rundfunk Berlin-Brandenburg
Rundfunk Berlin-Brandenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
German public state broadcaster (en) | |||||
Komenco | 1-a de majo 2003 vd | ||||
Antaŭe | Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg • Sender Freies Berlin vd | ||||
Geografia situo | 52° 30′ 28″ N, 13° 16′ 35″ O (mapo)52.5077166713.27651111Koordinatoj: 52° 30′ 28″ N, 13° 16′ 35″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Potsdam | ||||
| |||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Posedatoj | ARD Sender Scholzplatz (en) Haus des Rundfunks (en) RBB broadcasting center Berlin (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | institucio de publika juro | ||||
Rundfunk Berlin-Brandenburg (mallonge rbb), en Esperanto Radio Berlino-Brandenburgio (mallonge rbb), estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio kun centraj oficejoj en Berlino kaj Pocdamo (Potsdamo) kaj pluraj filioj en aliaj lokoj de la du federaciaj landoj. Krome ĝi estas membro de ARD, federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj. La stacio ekestis la 1-an de majo 2003 per fuzio de la Sender Freies Berlin (SFB, Sendostacio Libera Berlino), ekde 1953 la kontraŭpunkto vidalvide de la ŝtata radio de GDR en okcidenta Berlino, kaj la Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg (ORB, Orientgermana Radio Brandenburgio), fondita post la kolapso de GDR kaj la Germana Reunuiĝo por la nova federacia lando Brandenburgio.