Sennar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sennar (foje Sannar aŭ Sinnar), arabe سنار‎ estas grandurbo, ĉefurbo de la samnoma subŝtato kaj universitata urbo (ekde 1994) en Sudano.

Loko de Sennar en Sudano

Bazaj informoj

Geografio

Sennar situas sur montetaro en la orienta parto de la lando laŭ bordo de Blua Nilo. Vad-Medani troviĝas 95, Rabak 107, Kosti 113, Ĥartumo 256, Omdurban 265, Kassala 366, El Obeid 372 km.

Historio

Dum pluraj jarcentoj Sennar estis ĉefurbo de loka regno. La nuna urbo situas 17 km de ruinoj de la antikva ĉefurbo. En 1925 la angloj faris digojn por agrikulturaj agadoj.

Fakte la urbo havas 2 partojn. La pli malnova parto situas pli proksime de la ruinoj kaj tie estas fervoja nodo. La alia, pli freŝa urboparto aŭ Sennarurbo trovis lokon proksime de la digoj. Estis tie vilaĝo jan antaŭ alveno de araboj.

Liveraj vojoj en Sudano en 1992

Trafiko

Sennar havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Ĥartumo, Rabak kaj Singa, krome estas malpli grava vojo al Kassala. Reloj faras kontaktojn al Ĥartumo, Rabak, Ed Damazin kaj Kassala.

Klimato

En Sennar la averaĝa temperaturo varias inter 26 kaj 31 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 401 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.

Fontoj