Senvosta serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Senvosta serpentaglo
Senvosta serpentaglo, ĉe bestoĝardeno de San Diego, Usono
Senvosta serpentaglo, ĉe bestoĝardeno de San Diego, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Terathopius
Specio: T. ecaudatus
Terathopius ecaudatus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Senvosta serpentaglo (Terathopius ecaudatus) estas mezgranda specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj; pro tio ĝi ricevas tiun nomon kvankam fakte serpentoj ne estas grava parto de ties dieto, malkiel la aliaj membroj de la grupo. Tiu familio inkludas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj buteoj, milvoj kaj cirkuoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Terathopius kaj probable origino de la Zimbabva Birdo, nacia simbolo de Zimbabvo.

Tiu estas komuna specio de loĝantaj birdoj en malferma savano de Subsahara Afriko. Ili nestas en arboj, kie la ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata de la ino dum 42 al 43 tagoj, kun pluaj 90 al 125 tagoj ĝis elnestiĝo. Senvostaj serpentagloj pariĝas porvive, kaj uzas la saman neston por nombro de jaroj. Senparaj birdoj, supozeble el antaŭa ovodemeto foje helpas ĉeneste.

Nematura kaptiva Senvosta serpentaglo

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Senvosta serpentaglo estas brilkolora specio kun tre mallonga vosto (ecaudatus estas latina termino por senvosta) kio faras ĝin nekonfuzebla dumfluge. Maskla plenkreskulo estas 60 al 75 cm longa kun enverguro de 175 cm. Pezo estas 1.8-2.9 kg.[1] Li havas nigran plumaron escepte pro la helbrunaj dorso kaj vosto, grizaj ŝultroj kaj tre ruĝaj vizaĝa haŭtaĵo, beko kaj kruroj. La subflugiloj estas helgrizaj (arĝentecaj), simila al tiuj de mevoj. Tiuj adaptoj permesas la specion ne esti distingata elgrunde, ĉar la arĝenteca koloro konfuziĝas kun la ĉielfono, dum la pli malhelaj supraj partoj protektas ties korpon el la sunaj radioj.

La ino estas simila al masklo escepte ke ŝi havas grizajn pli ol nigrajn durangajn flugoplumojn. Nematuruloj estas brunaj kun blanka bildo kaj havas verdecan vizaĝan haŭtaĵon; tiuj nematuruloj estas tiom brunaj, ke iam estis konsiderataj specioj diferencaj.[2] Ili atingas la seksan maturecon post 7 aŭ 8 jaroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

Ĝi estas amplekse distribuata tra la subsahara Afriko. Oni ne konas subspeciojn.[3]

La Senvosta serpentaglo ricevas en kelkaj lingvoj nomojn rilatajn al vigla flugkapablo kaj manovreblo en aero, superaj al kutimaj inter similaj rabobirdoj. Tamen tiu birdospecio ne estas superpredanto, kaj koncentras sian atenton al malgrandaj predoj. Tiu aglo ĉasas super teritorio de 650 km tage. La predoj de tiu rabobirdo estas ĉefe birdojn, inklude kolombojn kaj pteroklojn, kaj ankaŭ malgrandajn mamulojn; ili manĝas ankaŭ kadavraĵon.

Aliaj nomoj de aliaj lingvoj kiel tiuj devenaj el la franca Bateleur rilatas al ŝnur-dancisto. Tiu nomo aludas al la birda karaktera kutimo pintelirigi la flugilpintoj dumfluge, kvazaŭ serĉante ekvilibron. En kelkaj landoj, for de sia natura distribuado, la Senvosta serpentaglo estas foje konata kiel la "Konifera aglo" aŭ eĉ la "Pina aglo", ĉar ties plumoj iome similas al strobilo kiam ĝi ŝvelas.

La Senvosta serpentaglo estas ĝenerale silentema, sed foje ĝi produktas varion de bojado kaj krioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj