Siberia pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia pronelo

Siberia pronelo, P. montanella, (supre) kaj Pronelo, P. modularis, (sube)
Siberia pronelo, P. montanella, (supre) kaj Pronelo, P. modularis, (sube)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. montanella'
Prunella montanella
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Prunella montanella - Muzeo de Tuluzo

    La Siberia pronelo, Prunella montanella, estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en norda Siberio en ambaŭ flankoj de Uraloj. Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en sudorienta Azio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

    Tiu malgranda paserina birdo estas tiom granda kiom Pronelo, 13-14.5 cm longa. Ĝi havas striecan ruĝecbrunan dorson, kaj plenkreskuloj havas tre rimarkindan kapobildon (vera distingilo de la specio) kun brunecnigraj krono kaj vangozono el la bekobazo al la nuko, kiu havas kelkajn helbrunajn “truojn” aŭ makuletojn en la orelareo kaj evidentigas helan okulringon. Tiuj nigrecaj zonoj kontrastas kun la tre markata helbrunaj aŭ sablokoloraj superokula longa kaj larĝa strizono kaj gorĝo kaj supra brusto; la ventro kaj centra suba brusto estas pli blankecaj kaj inter ambaŭ koloroj estas arko de nigrecaj punktoj kiuj en flankoj iĝas brunecaj makuloj. Kiel ĉe aliaj proneloj, ankaŭ tiu specio havas insektovoran maldikan pintecan bekon nigrecan kun flaveca bazo en suba makzelo. La kruroj estas ruĝecaj. En la malhelbrunaj flugiloj ĝi montras du blankajn flugilstriojn; la vosto estas preskaŭ nigreca.

    La alvoko estas fajna ti-ti-ti, kaj la kanto estas simila al tiu de la Pronelo.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53154, Prunella montanella, 28an de aprilo 2007. Malplej zorgiga.
    • Svensson, L., P.J. Grant, K. Mullarney kaj D. Zetterström (1999) Collins Bird Guide. HarperCollins, London. (ISBN 0-00-219728-6)