Siemens Avanto
Siemens Avanto | |
---|---|
rolling stock class | |
Tramtrajno U 25500 en Gargan | |
Nomo kaj tipo | |
Alia nomo | "U 25500" / "U 25600" |
Servado | |
Fervoja operatoro | SNCF/Transilien |
Linioj | Tramtrajno Mulhouse Vallée de la Thur |
Nombro de servantaj trajnoj | 27 |
Produktado | |
Produktisto | Siemens |
Nombro de konstruitaj trajnoj | 27 |
Konstrujaroj | 2006 - 2010 |
Trajtoj | |
Longeco | 36,970 m |
Larĝeco | 2,65 m |
Alteco | 3,52 m |
Pordoj | po 5 ambaŭflanke |
Maksimuma rapido | 100 km/h |
Pezo | 59,6 t |
Ŝpuro | 1 435 mm |
Kurenta sistemo | 25 kV / 750 V |
Siemens Avanto estas malalt-planka veturilo de Siemens. La tramoj havas kolorojn malhelbluaj kun helbluaj kaj oranĝaj surfacoj sur Transilien kaj helgrizaj kun malhelgrizaj kaj bluaj surfacoj sur Mulhouse. La tramo Avanto ankaŭ povas veturi sur trajnaj trakoj kaj tial estas tramtrajno.
Francio
[redakti | redakti fonton]T4
[redakti | redakti fonton]Sur linio T4, iama fervojlinio de SNCF kiu estis transformita al tramlinio, ekde 2006 estis uzataj tramoj de la tipo Avanto. Estas 15 tramoj, kiuj estas konekteblaj. La linio estas operaciita de SNCF / Transilien. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25500".
Tramtrajno Mulhouse Vallée de la Thur
[redakti | redakti fonton]Dek du tramoj Avanto estis enservigitaj en la tramreto de Mulhouse ekde 2010, en la tramtrajna-servo al Thann. La tramoj veturas inter Mulhouse-Ville kaj Lutterbach sur tramaj trakoj, poste sur trajnaj trakoj. La servo estas kune administrata de Soléa, la kompanio de transportoj de urbo Mulhouse kaj SNCF. La tramoj estas numeritaj en la serio "U 25600".
Esbly - Crécy-la-Chapelle
[redakti | redakti fonton]Sur la fervoja linio inter Esbly kaj Crécy-la-Chapelle, la servo funkcias ekde julio 2011 kun tramoj Avanto, kiuj nun estas sur linio T4. La tramoj tie plibonigas la ekipaĵon kaj la vojaĝtempon inter ambaŭ lokoj.
Usono
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiuj tramoj estas uzataj ankaŭ en Houston kaj San-Diego, 18 kaj 11 respektive.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Interno de pariza tramo Avanto
-
Transporto de Pariza tramo Avanto
-
Tramo S70 en Houston
-
Tramo S70 en San-Diego
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avanto en la nederlanda Vikipedio.
|