Sigrid Fridman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigrid Fridman
Persona informo
Naskonomo Sigrid Karolina Sofia Fridman
Naskiĝo 23-an de novembro 1879 (1879-11-23)
en Haparanda
Morto 8-an de januaro 1963 (1963-01-08) (83-jaraĝa)
en Stokholmo, paroĥo Kungsholm
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater gimnastika instituto Arvedson • Académie de la Grande Chaumière
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo skulptisto • fizioterapiisto
Verkoj Kentauren (centaŭro)
statuo de Ellen Key
statuo de Fredrika Bremer
portreta busto de Klara Johanson
vdr

Sigrid Fridman, je plena nomo Sigrid Karolina Sofia Fridman, estis sveda skulptistino. Ŝi naskiĝis la 23-an de novembro 1879 en Haparanda kaj mortis en aĝo de 83 jaroj la 8-an de januaro 1963 en Stokholmo, paroĥo Kungsholm.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fridman komence trejniĝis en fizioterapio. Ŝi laboris en tiu ĉi profesio dumtempe en Londono, kaj ekstudis skulptadon en la grandurbo post kiam ŝia intereso en arto estis vekita. En 1912 ŝi translokiĝis al Parizo, kie ŝi studis ĉe la Académie de la Grande Chaumière kun docento Antoine Bourdelle. Post ŝia reveno al Svedio, ŝi kreis diversajn bestskulptaĵojn por institucioj en Gotenburgo en la fruaj 1920-aj jaroj, inkluzive de ĉevalo kaj rosmaro por asekura entrepreno kaj pingvena fontano por la naturhistoria muzeo de Gotenburgo.[1]

Ŝi poste ekloĝis en Stokholmo. Pluraj el ŝiaj plej gravaj verkoj estis kreitaj tie, inkluzive de skulptaĵo nomata "centaŭro". Ĉi tie Fridman renkontis la envion de ŝiaj viraj kolegoj kaj malakcepton de viraj kritikistoj. La laŭplana lokigo de la centaŭro sur la placo Norrmalmstorg en 1928 ne realiĝis. Nur en 1939 oni trovis lokon sur monteto apud la [observatorio de Stokholmo. Dum ŝia vivo, ŝiaj portretadoj de personecoj de la movado por la rajtoj de virinoj, kiel ekzemple Fredrika Bremer kaj Ellen Key, estis publike mallaŭdigitaj.[2] Ekster la virina movado, ŝia laboro nur ricevis la taŭgan aprezon post ŝia morto. La sveda biografia leksikono priskribas ŝian stilon kiel "klaran, potencan modeligon, tre en la spirito de Bourdelle" kaj multe da detaloj estas atribuitaj al ŝiaj portretadoj de karakteroj.[1]

Sigrid Fridman entreprenis plurajn studvojaĝojn al aliaj eŭropaj landoj ĝis 1947. Ŝi partoprenis en ekspozicioj en Kopenhago, Parizo, Vieno, Helsinko kaj en sia hejmlando.[1]

Private, ŝi partumis sian vivon kun la fizioterapiistino Ragnhild Barkman. De 1923 ŝi havis amaferon kun la literaturrecenzistino kaj eseistino Klara Johanson, kiu estis aprobita de kaj Barkman kaj la partnero de Johanson, Ellen Kleman. Ambaŭ paroj restis proksimaj amikoj dum siaj vivoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]