Sillabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Sillabo (latine: Syllabus complectens praecipuos nostrae aetatis errores (en esperanto: Listo entenanta la precipajn erarojn de nia epoko, antonomazie dirita Sillabo) estas listo de okdek propozicioj kiujn papo Pio la 9-a publikigis kune kun la encikliko Quanta cura.

En la Sillabo estas deklaritaj eraroj Liberalismo [1], la malnovaj herezoj reproponitaj en la ideoj de tiu tempo, ateismo, komunismo, socialismo (vidu la antaŭan noton), indiferentismo kaj ideoj koncernantaj la Katolikan Eklezion kaj la civilan socion (inter kiuj la civila geedziĝo. La propozicio 66 kondamnas la ideon laŭ kiu la Sakramento estas alcesora elemento de la kontrakto, kaj el tiu disigebla. La propozicio 74 kondamnas la ideon laŭ kiu ĉio rilata al la geedzixo apartenas pro propra naturo al la sfero profana.

Genezo de la dokumento[redakti | redakti fonton]

La propono publikigi liston de eraroj kondamnendaj tute kune ne estis nova.[2] Kaj antaŭas multe da jaroj la redakton de la Sillabo (ĝi estis jam proponita en 1849) la propono de ĉefepiskopo de Spoleto, la estonta Leono la 13-a[3]).

Juan Donoso Cortés, hispana politikisto kaj verkisto.

La tasko pretigi la studprovon estis konfidita al la hispana laiko Juan Donoso Cortés (1809-1853), liberalo konvertiĝinta al katolikismo.[4]. Donoso Cortés, ŝaeĝita en 1852 sondi pri la utilo de kondamno de eraroj de la tiama epoko, subtenis ke politika aŭ socia eraro necese fontas el teologia eraro kaj do la kndamno de liberalismo ne povis ne starti el la kondamno pri malnovaj herezoj kiuj videblas renaskiĝi en liberalismo kaj socialismo[5]

Jura valoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ simplaj juraj terminoj, la Sillabo ne estas deviga ĉar sin prezentas kiel listo de de propozicioj ligita aneksaĵo al la encikliko Quanta cura, sed sena je indiko jen de la sciigo pri la la aŭtoritato promulganta kaj jen de la eksplicita deklaro de kondamno. Pro tio multaj difinis la Sillabon kiel vidpunkton de advokato plenplenan per citoj el la Jura Kodo»[6]. Tiel opinias ankaŭ famaj kaj influaj katolikaj teologoj. La Sillabo, tamen, estas difino ex cathedra (de la seĝo) kaj do konsiderinda en la medio de la neeraripovo de la papo komparebla, rilate kredon kaj moralon, al la Quanta cura; iuj teologoj jezuitaj esprimas malpli duban pozicion ĉar ili devenigas ĝian neeraripovon el la unuanima fakta konsento de la katolika episkparo.

Formo de la Sillabo[redakti | redakti fonton]

La Sillabo entenas kvin grupojn de propozicioj. Ĉiu propozicio laŭvorte citas la antaŭan papan dokumenton en kiu estas kondamnita la koncerna eraro. La Sillabo do ne formulas originan doktrinon, sed reasertas, sinteze, kaj sen kromaj eksplikoj, poziciojn jam anoncitajn de eklezia instruofico.
En la unua grupo sep propozicioj kondamnas panteismon, naturalismon (filozofio) kaj la absolutan raciismon.
En la dua grupo (sep propozicioj) oni kondamnas la moderan raciismon kaj la identigon inter naturo kaj racio.
La tria grupo (kvar propozicioj) kondamnas la relativistan samecon de ĉiuj religioj, aparte la indiferentismon. La propozicio 15 reĵetas la hipotezon laŭ kiu la homo rajtas elekti la religion kiu, je lumo de la racio, aperas la pli vera.
Mallonga intera paragrafo memorigas, sen pluaj citoj, ke estas jam kondamnitaj de la Eklezio «aspektojn» de la socialismo, komunismo ne kiel ekonomiaj kaj politikaj doktrinoj, sed kiel konceptoj pri la familio ĉar tute kontraŭaj al la kristana moralo kaj instrumento "por trompi la simplan junan popolon.
Sekvas poste la kondamno pri 20 eraroj koncernantaj la aŭtoritaton de la papo sur la Eklezio, kaj 21 rilate liajn rajtojn. La propozicio 60 kondamne reĵetas la ideon (en sekcio de naŭ propozicioj) laŭ kiu oni konfuzxas naturan moralon kun kristana moralo.
Sekvas 10 propozicio kun specifa kondamnita objekto kun aparta atento al la kristana geedziĝo. Post mallonga parentezo koncernanta la juran papan ŝtaton en kiu la papo estas vera suvereno, la propozicio 81 kondamnas la principon laŭ kiu «la abolicio de la papa ŝtato portus avantaĝon kaj prosperon kaj pacon al la tuta Eklezio».
Ĉeestas 10 propozicioj por kondamni erarojn koncernantajn apartaĵojn de liberalismo inter kiuj la kondamno de la ŝtata entrudiĝo en la religian kampon.
Ĉio finiĝas per la konkluda propozicio en kiu estas kondamnata la influo de la kultura kunteksto en la medio religia (propozicio 80: «la roma pontifiko povas repacigi kaj devas harmoniĝi kun la progreso, kun la liberalismo kaj kun la moderna civilizo»).

Reagoj okaze de la publikigo de la Sillabo[redakti | redakti fonton]

En la momento de la publikigo de la Sillabo, la Itala Regno estis fininta la unuigon de la duoninsulo kaj jam estis aneksinta parton de la Papa Ŝtato. La protagonistoj de la okupo jam estis ĉiuj ekskomunikitaj kaj la Regno estis elimininta diversajn religiulajn kaj ordenajn komunumojn kaj sekularizanta la ekleziajn posedaĵojn,[7] Estis disvastigitaj la "senmitigantaj verkoj" (kiel Vivo de Jesuo de Ernest Renan. Renan mem konsentis ke«la Sillabo venis montri ke efektive liberalismo kaj katolikismo ne povas akordiĝi» (Rino Cammilleri, Elogio del Sillabo, Arnoldo Mondadori Editore, 1994) kaj same parto de la katolika mondo.

En tiu etoso facilas imagi kia estis la sinteno de la itala medio, plirekte interesita. Aliloke ĝenerale, tamen, la Sillabo estis ricevita kun la tradicia antaŭa kutima sinteno per kiu estis juĝataj la papaj dokumentoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri liberalilismo laŭ la nocio de tiu epoko: por korekte kompreni tion kio estas kondamanita nepras rekuperi la ĝustan tiaman nocion pri liberalismo.
  2. Ekzemple, estis antaŭe publikigitaj listoj similaj, kondamnantaj 45 propoziciojn de John Wyclif, 30 de Jan Hus, 41 propoziciojn de Lutero, 68 de molinismo, 101 de Jansenismo, ktp.
  3. Giovanni Spadolini, L'opposizione cattolica da Porta Pia al '98, Le Monnier, Firenze, 1972, pp. 18-19.
  4. Rino Cammilleri, Juan Donoso Cortés: il padre del Sillabo, Marietti, 1998.
  5. Donoso Cortés estis antaŭe pubilikinta eseon pri katolikismo, liberalismo kaj socialismo, en kiu brilis la tezo: sub politika-socia eraro kuŝas gia hereza fonto.
  6. Gianni Vannoni (a cura di), Sillabo, Cantagalli editore, 1977, p. 23.
  7. Antonio Socci, La Chiesa e la questione risorgimentale italiana, en Franco Cardini (a cura di), Processi alla Chiesa, Piemme, 1995, pp. 424-426.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[1] Encikliko Quanta cura, tuta teksto.