Silvester Pflieger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvester Pflieger
Silvester Pflieger, portreto en la dekanejo de St. Johann (Tirolo)
Silvester Pflieger, portreto en la dekanejo de St. Johann (Tirolo)
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 21-an de oktobro 1453 (1453-10-21)
Tombo Preĝejo Sankta Maksimiliano (Bischofshofen) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de PadovoUniversitato de VienoUniversitato de Hajdelbergo vd
Profesio
Okupo preposto • katolika episkopo vd
episkopo de Chiemsee
Dum inter 1438 kaj 1453
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Silvester PFLIEGER (ankaŭ FliegerFeyger; mortinta la 21-an de oktobro 1453) estis germana teologo kaj inter 1438 kaj 1453 episkopo de Chiemsee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis verŝajne de burĝa origino el la diocezo de Augsburg. Kiel rektoro de la paroha kirko de Binabiburg li studis ĉe la Universitato de Padovo, kie li supozeble ankaŭ doktoriĝis. Ĉiaokaze oni titolis lin en 1421 doktoro pri jursciencoj kiam li pastris en Bruck an der Mur. La saman jaron li iĝis preposto de Friesach. En 1427 Pflieger iĝis paroĥesto ex provisione je Werfen. Kvankam li jam en 1424 klopodis iĝis kanoniko en la episkoplando de Passau li devis atendi ne tute kvar jarojn. En 1426 li estis rektoro de la paroĥa preĝejo de Bad Radkersburg kaj kanceliero de la salcburga arkiepiskopo Eberhard von Neuhaus. Ekde 1427 Pflieger prepostis en la monaĥejo de Schliersee kies prebendon li ŝanĝis kontraŭ katedraldekaneco en Passau.

Post la morto de Johann Ebser li nomumiĝis fare de la salcburga suvereno kaj ĉefepiskopo Johann von Reisberg en la 24.2.1438 ties posteulo je Chiemsee: episkopa konsekriĝo sekvis en la 2.3.1438.

En marto 1439 li anis ĉe senditaro kiu mallonge antaŭ skismo, laŭ ordono de reĝo Albreĥto la 2-a, interparolu kun papo Eŭgeno la 4-a kaj la koncilio de Bazelo. Post la morto albreĥta en novembro 1439 Pflieger estis sendata fare de reĝo Frederiko la 3-a kun kolegoj al la imperia dieto de Majenco. En 1441 li gvidis kun la episkopo aŭgsburga legatojn kiuj forte porparolu dum la disputoj ĉe la dieto de Frankfurto. En 1447 Pflieger eĉ anstataŭis la reĝon ĉe la dieto nurenberga. Por la imperiestro li ankaŭ agis en 1447 ĉe la Universitato de Vieno, en 1448 ĉe la kunveno de la landaj reprezentantoj je Krems kaj en 1450 en Bamberg.

Episkopaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Kiel episkopo de Chiemsee li konsekris en 1442 la salcburgan arkiepiskopon Friedrich Truchsess von Emmerberg. Estante ties ĝenerala vikario li ricevis la reĝan mandaton kontroli la ekonomiajn kaj jurajn kondiĉojn por fondi cistercian klostron en Wiener Neustadt kaj solene enoficigi tie abatece Heinrich Stremberger. Por plibonigi la enspezojn episkopajn oni enkorpigis en 1446 la komunumon de St. Johann (Tirolo) en la episkopujon: sekve la episkopo ekhavis animzorgantan rezidejon ene de sia diocezo kie eblis - sen ĝenoj kaj perturboj - agadi.

alta tombo de Pflieger en Bischofshofen

Post la morto de Truchsess von Emmerberg 1452 Silvester Pflieger apartenis al la tri kompromiskandatoj. Li havis la honoron anonci la elekton al Sigismund von Volkersdorf. Pflieger estis entombigata en la Preĝejo Sankta Maksimiliano (Bischofshofen). La alta tombo estas el fajna marmoro el Adnet kiun kreis tre verŝajne la skulptisto Hans Baldauf; la epitafo nomas lin reformanto de Chiemsee.[1] En la libro Pentalogus de rebus ecclesiae et imperii laŭdegis Eneo Silvio Piccolomini la klerecon kaj la diplomatian lertecon de Pfliegner.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erwin Naimer: Pflieger, Silvester († 1453). Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 527
  • Naimer, Erwin, "Silvester Pflieger" ĉe: Neue Deutsche Biographie 24 (2010), p. 416-418 (tie ĉi interrete)
  • Westermayer, Georg, "Silvester Pflieger" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 34 (1892), p. 342 (ĉi tie interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]