Silvio Vietta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvio Vietta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1941 (1941-01-01) (83-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Würzburg
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • literaturkritikisto
vdr

Silvio VIETTA (7a de aŭgusto 1941, Berlino) estas germana fakulo kaj emerita profesoro de la Universitato de Hildesheim. Lia verkaro temas ĉefe pri Germana literaturo, filozofio kaj kultura historio de Eŭropo. Liaj esplorareoj estas la literaturoj de Ekspresionismo kaj Romantikismo, kaj Literatura Moderneco. Li publikigis ankaŭ pri Martin Heidegger, kun kiu li havis personan kontakton estante studento, kaj pri Hans-Georg Gadamer. Lia ĵusa esploro temis pri kultura historio de Eŭropo, partikulare historio de racieco.

Silvio Vietta priskribis la disvolvigon kaj etendon de la okcidenta racio ekde la Antikveco antaŭen kiel ofte akompanata de kaj formita de ideologioj kiel tiuj de la "justa milito," la "vera religio," rasismo, naciismo, aŭ la rigardo al la historio de futuro kiel speco de 'ĉielo sur la Tero' en komunismo. Li diris, ke ideoj kiel tiuj iĝas ideologioj havigante al la hegemoniaj politikaj agadoj idealisman aspekton kaj ekipante siajn estrojn per pli prestiĝa kaj, en la "politikaj religioj" (Eric Voegelin), per preskaŭ dieca povo (dieca en la antikveco kaj eĉ en la ĝisnuna insisto pri la dia deveno de la reĝorajto), tiel kue ili iĝas mastroj super la vivoj (kaj mortoj) de milionoj de personoj. Li konsideris, ke ideologioj havigas al la politika povo neraciajn ŝirmilojn de ideoj per kiuj la regantoj povas funkcii kiel manifestaĵoj de ideismo.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silvio Vietta. (2013) A Theory of Global Civilization: Rationality and the Irrational as the Driving Forces of History. Kindle Ebooks.
  2. Silvio Vietta. (2012) Rationalität. Eine Weltgeschichte. Europäische Kulturgeschichte und Globalisierung. Fink.