Simon Joris IJsselstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simon Joris Ysselstein)
Simon Joris IJsselstein
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1879 (1879-03-08)
en IJsselmonde
Morto 14-an de aprilo 1945 (1945-04-14) (66-jaraĝa)
en Rantauprapat
Tombo Leuvigaja
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Simon Joris IJSSELSTEIN [EJselstejn] (naskiĝis la 8-an de marto 1879 en IJsselmonde[1], mortis la 14-an de aprilo 1945 en la japana koncentrejo Si Rengorengo, Rantau Prapat, Norda Sumatro[2]) estis nederlanda instruisto de matematiko kaj esperantisto ekde 1912. En 1913 li foriris al Nederlanda Hindujo kaj propagandis en la urbo Surabajo. IJsselstein membriĝis la neŭtralan landan Esperanto-asocion La Estonto Estas Nia kaj ĝian Nederlandhindujan sekcion.[3]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

IJsselstein verkis artikolojn, kaj en 1928 akceptigis rezolucion por Esperanto de la instruista ligo. En 1929 li forlasis Nederlandan Hindujon kaj ekloĝis en Schiedam, kie li sukcesis oficiale enkondukigi Esperanton en la vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Li gvidis kursojn ankaŭ por senlaboruloj en Schiedam kaj en Rotterdam dum la Granda Depresio.[4]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

IJsselstein estis instruisto de matematiko, kiu loĝis en kaj apud Roterdamo (IJsselmonde, Schiedam). Inter 1913 kaj 1929 li loĝis en Nederlanda Hindio, kie IJsselstein ankaŭ laboris kiel matematikinstruisto. Post 1935 li reloĝiĝis en Nederlanda Hindio kaj kunfondis la Nederlandhindian Ekzamenkomisionon en 1937.

Post la invado de la Japana Imperio en tiu Hindio, IJsselstein estis deportita al la sumatra vira koncentrejo Si Rengorengo kaj tie mortis. Li estas reentombigita en la honora tombejo Leuwigajah en la okcidentjava urbo Ĉimahi.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Geboorte met Simon Joris IJsselstein (nederlande). Nationaal Archief. Alirita 2018-08-26.
  2. Simon Joris IJsselstein (1879-1945) (nederlande). Oorlogsgraven Stichting. Alirita 2018-08-26.
  3. (1938-03-01) “Esperanto”, Het Nieuws van den Dag voor Nederlandsch-Indië (nl), p. 2. Alirita 2018-08-26.. 
  4. Enciklopedio de Esperanto, p. 1044.
  5. Heidi Goes (julio-aŭgusto 2017). “Kelkaj mallongigitaj biografietoj de eksterlandaj esperantistoj en Nederlanda Hindio”, Fenikso (eo) 22 (4), p. 18.