Sinjorino Philarmonica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinjorino Philarmonica
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1699 (1699-11-30) (324-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo komponisto
vdr

S-ino Philarmonica (fl. 1715) estis la pseŭdonimo de frua-18a jarcento angla virino, kiu estis baroka komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi publikigis kolekton de 6 triopaj sonatoj por du violonoj kun violoncello obbligato kaj continuo, tiel kiel aro de 6 divertimenti por 2 violonoj, violonĉeloklavikordo (aŭ organo) kun Richard Meares en Londono ĉirkaŭ 1715. Ŝia reala identeco estas nekonata.[1]

Ŝia vera identeco kaj detaloj pri ŝia vivo restis nekonataj, sed ŝia muziko konserviĝas kaj nun oni povas aŭskulti ĝin:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektita verkojn inkluzivas:

Fono[redakti | redakti fonton]

La muzikaj agadoj de virinoj kiel komponistinoj kaj interpretistoj laŭlonge de la historio vekas grandan intereson de esploristoj. Sed ili rimarkas la gravajn obstaklojn trovitajn en sia laboro rilate specife al malfacilaĵoj, kiujn virinoj havis dum jarcentoj pro ilia ekskludo el la publika vivo kiel profesiaj muzikistinoj. Tio reliefiĝas en la koncerna malabundo de virinoj en la historia katalogo de konsekritaj muzikistoj.

La tiamaj literaturaj tekstoj reliefigas la gravan socian lokon, kiun ludis muziko, kaj la rolon de virinoj rilate al ĝi. En supraj sociaj tavoloj, muziko kaj danco estis parto de la virina edukado, ĉar virino devis produkti muzikon por oferti belecon per aŭdado same kiel vido. Do muziko fariĝis preteksto por la publika montrado de iliaj kvalitoj.

Tamen estis virinoj, kiuj sukcesis atingi muzikan profesion al la servo de aristokrataj nobelaj ĉambroj, en la korusaj teatraj spektakloj de la urboj, aŭ en konventoj.

Ĉi tiuj ekzemploj ampleksas virinojn en tre malsamaj situacioj rilate al sia individua eniro en la historion de la muziko. Malmulte el ili postlasis publikigitajn verkojn, de aliaj troviĝis nur manuskriptoj. Hodiaŭ oni povas aŭskulti iliajn verkojn produktitajn de orkestroj, korusaj ensembloj aŭ esploraj grupoj dediĉitaj al protektado de forgesitaj valoraĵoj.

Tamen el multaj muzikistinoj kiuj estis famaj kaj agnoskataj dum sia vivo, restis nur iliaj nomoj aŭ aktivaĵoj en precizaj situacioj. Iuj el ili neniam sukcesis publikigi siajn verkojn, aliaj ne trovis la sufiĉan konsideron de siaj posteuloj, kaj iliaj produktaĵoj perdiĝis. La ceteraj restis nekonataj, anonimaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 71 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]