Marie-Anne-Catherine Quinault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Anne-Catherine Quinault
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1695 (1695-08-26)
en Strasburgo
Morto 1-an de januaro 1791 (1791-01-01) (95-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean Quinault
Frat(in)oj Jeanne Quinault • Quinault-Dufresne • Jean-Baptiste-Maurice Quinault
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • komponisto
vdr

Marie-Anne-Catherine QUINAULT (la 26-an de aŭgusto 1695 – 1793) (konata kiel Mademoiselle Quinault l'aînée, la plejaĝulino) estis franca kantisto kaj komponisto.

Ŝi faris sian debuton en la Académie Royale de Musique kaj ŝi kantis ĉe la Comédie-Française. Quinault komponis motetojn por la Reĝa Kapelo de la Kastelo de Versajlo. Pro unu el ĉi tiuj motetoj, ŝi ricevis la unuan kaj lastan Ordenon Sankta Mikaelo donita al virino. Ŝi loĝis en la Luvro, ĉe la Pavilono de L'Infante ĝis sia morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Quinault naskiĝis en Strasbourg. Ŝia patro estis la aktoro Jean Quinault (1656–1728) kaj unu el ŝiaj fratoj estis Jean-Baptiste-Maurice Quinault, kantisto, komponisto kaj aktoro. Ŝi faris ŝian debuton ĉe la Académie Royale de Musique en 1709 partopreninta en la Bellérophonde de Jean-Baptiste Lully. Ŝi restis ĉe la operejo ĝis 1713. En 1714 ŝi komencis kanti ĉe la Comédie-Française, kie ŝi restis ĝis 1722. Quinault komponis motetoj por la Reĝa Kapelo ĉe la Palaco de Versailles. Por unu el ĉi tiuj motetoj, danke al la homamo de la Duko de Orléans, ŝi estis premiita la unuan kaj lasta granda cordon de la Ordeno de Sankta Mikaelo iam ajn donita al virino. [1]

Unue ŝi estis la mastrino de Louis, la Duko de Orléans kaj poste de Philippe Jules François Mancini, la Duko de Nevers, al kiu ŝi ŝajne estita geedziĝita sekrete. Tio ĉi alportis ŝin en pli altaj sociaj sferoj kaj gajnis ŝin pensio el la la propraĵo de reĝa retikulo. De 1723 ĝis 1793 ŝi vivis en apartamento en la Luvro, ĉe la Paviliono de L'Infante. Ŝi mortis en Parizo en 1793.

Fono[redakti | redakti fonton]

La muzikaj agadoj de virinoj kiel komponistinoj kaj interpretistoj laŭlonge de la historio vekas grandan intereson de esploristoj. Sed ili rimarkas la gravajn obstaklojn trovitajn en sia laboro rilate specife al malfacilaĵoj, kiujn virinoj havis dum jarcentoj pro ilia ekskludo el la publika vivo kiel profesiaj muzikistinoj. Tio reliefiĝas en la koncerna malabundo de virinoj en la historia katalogo de konsekritaj muzikistoj.

La tiamaj literaturaj tekstoj reliefigas la gravan socian lokon, kiun ludis muziko, kaj la rolon de virinoj rilate al ĝi. En supraj sociaj tavoloj, muziko kaj danco estis parto de la virina edukado, ĉar virino devis produkti muzikon por oferti belecon per aŭdado same kiel vido. Do muziko fariĝis preteksto por la publika montrado de iliaj kvalitoj.

Tamen estis virinoj, kiuj sukcesis atingi muzikan profesion al la servo de aristokrataj nobelaj ĉambroj, en la korusaj teatraj spektakloj de la urboj, aŭ en konventoj.

Ĉi tiuj ekzemploj ampleksas virinojn en tre malsamaj situacioj rilate al sia individua eniro en la historion de la muziko. Malmulte el ili postlasis publikigitajn verkojn, de aliaj troviĝis nur manuskriptoj. Hodiaŭ oni povas aŭskulti iliajn verkojn produktitajn de orkestroj, korusaj ensembloj aŭ esploraj grupoj dediĉitaj al protektado de forgesitaj valoraĵoj.

Tamen el multaj muzikistinoj kiuj estis famaj kaj agnoskataj dum sia vivo, restis nur iliaj nomoj aŭ aktivaĵoj en precizaj situacioj. Iuj el ili neniam sukcesis publikigi siajn verkojn, aliaj ne trovis la sufiĉan konsideron de siaj posteuloj, kaj iliaj produktaĵoj perdiĝis. La ceteraj restis nekonataj, anonimaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 71 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Anthony, James R. (2001). "Quinault, Marie-Anne-Catherine". Grove Music Online. doi:10.1093/gmo/9781561592630.article.22705
  • Fétis, François-Joseph. 1867. "Quinault (Marie-Anne)". Biographie universelle des musiciens et bibliographie générale de la musique, vol. 7, second edition. Librairie de Firmin-Didot Frères, Fils et cie.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Lamothe-Langon, Etienne-Léon. 1836. Mémoires de Mademoiselle Quinault ainée (de la Comédie-Française), duchesse de Nevers, Chevaliére de l'ordre royal de Saint-Michel, de 1715 à 1793, 2 vols. Paris: Ch. Allardin.
  • Scott, Virginia. Women on the Stage in Early Modern France: 1540–1750. Cambridge University Press, 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fétis 1867