Sinopec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinopec
negoco • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 2000 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Dungitoj 351 019 (stato: 2015)
Agokampo brulaĵo
ISIN-kodo CN0005789556
Posedata de Ĉinia Naftokemia Korporacio vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĉina Petrola & Kemiaĵa Korporacio (angle China Petroleum & Chemical Corporation, ĉine : 中国紟活北产股作有限公司) aŭ Sinopec (angle: Sinopec Limited, ĉine: 中国石化, ĉine: 中国石化, tradicia ĉine : 國化匭: Zhōngguó Shíhuà) estas ĉina ŝtata korporacio de petrolo kaj tergaso situanta en Pekino [1]. Sinopec estas komercita sur la borsoj de Honkongo (SEHK : 0386), Ŝanhajo (SSE : 600028), Novjorko (NYSE : SNP) kaj Londono (LSE : SNP). Ĝi estas la kvina plej granda firmao en la mondo laŭ enspezo.

Sinopec estas la ĉeffilio de Sinopec Group kiu estas la plej granda petrolo kaj gaskompanio en Azio. La firmao liveras 80% de la fuelbezonoj de Ĉinio [2][3].

Meze de 2014, la valoro de la firmao estis taksita je proksimume 114 miliardoj da dolaroj.

En 2020, Sinopec havis totalon de 52,000 internaciaj dungitoj troviĝita en 327 oficejoj tra 60 landoj kaj regionoj tutmonde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sinopec en Honkongo
Sinopec en Hangĝoŭo, Ĝeĝjango
La fuelstacioj de Sinopec estas ofta vidaĵo sur la vojoj kaj riveroj de Ĉinio

Sinopec Limited estis establita kiel akcia unuo sub la Sinopec Grupo en februaro 2000. La firmao estis samtempe listigita sur la borsoj de Honkongo, New York, kaj Londono jam en oktobro de la sama jaro. Kaj proksimume ses monatojn poste, en junio 2001, ĝi ankaŭ estis listigita en la Ŝanhaja Borso.

Sinopec estas la plej granda naftrafinisto en Azio per rafina volumo. Ĝi produktas ĉirkaŭ kvaronon de la kvanto de kruda petrolo kompare kun PetroChina sed rafinas ĉirkaŭ 60% pli de ĝi [4].

Fine de 2006, Sinopec akiris la aktivaĵojn de "Shengli Petroleum" kiu enhavis grandan evoluintan lokan naftokampon por stabiligi la kvanton de alvenanta nafto.

En marto 2013, la firmao aĉetis 1.5 miliardojn USD da naftejoj ekster Ĉinio de la tegmentofirmao "Sinopec Group" [5].

En aŭgusto 2013, ĝi aĉetis 33% de "Apache Corporation" en Egiptio por 3.1 miliardoj da dolaroj [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bonvenon al Sinopec." (angle)
  2. New energy
  3. Sinopec company prepares to produce green jet fuel | Biofuels International Magazine (en-US) (16 August 2012). Alirita 2021-10-22.
  4. Agencies, , "Quick facts: Petrochina vs. Sinopec and CNOOC", Chinavestor, 26 September 2009. Arkivigite je 2012-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Charlie Zhu. "Sinopec to pay $1.5 billion for parent's oil, gas assets", Reuters, 25 March 2013.
  6. Avik Das. "Apache sells Egyptian oil stake to Sinopec for $3.1 billion, forms global JV", Reuters, 30 August 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]