Sint-Pieters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sint-Pieters
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 8000
Demografio
Loĝantaro 7 550  (2014) [+]
Loĝdenso 548 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 3° 12′ O (mapo)51.23063.2083Koordinatoj: 51° 14′ N, 3° 12′ O (mapo) [+]
Areo 13,77 km² (1 377 ha) [+]
Sint-Pieters (Okcidenta Flandrio)
Sint-Pieters (Okcidenta Flandrio)
DEC
Sint-Pieters
Sint-Pieters
Situo de Sint-Pieters

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sint-Pieters-Brugge [+]
vdr
Situo de la kvartalo en la urbo Bruĝo
Situo de la kvartalo en la urbo Bruĝo

Sint-Pieters estas kvartalo de Bruĝo, la ĉefurbo de la belga provinco Okcidenta Flandrio. La kvartalo troviĝas nordokcidente de la urbocentro.

Sint-Pieters estis ĝis 1899 sendependa komunumo kun nomo Sint-Pieters-op-den-Dijk (Sankta Petro sur la Digo). Ĝi havas ĉirkaŭ 7500 loĝantojn. Loke estas nur uzata la mallonga nomo; en iom oficialaj dokumentoj indas uzi la plenan nomon Sint-Pieters-op-den-Dijk, por eviti konfuzon kun samnomaj lokoj en Flandrio, interalie Sint-Pieters-Kapelle (Middelkerke kaj Herne).

En la mezepoko la rivero RogiaReie ĉi tie enfluis en la maron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

En la regiono estas trovitaj restaĵoj de homa aktiveco kiuj datiĝas de la neolitiko, antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj.

Romianoj[redakti | redakti fonton]

200 jarojn a.K. la maro venis ĝis Bruĝo. Ĉirkaŭ la jaro 50 p.K. (en la romia epoko) la regiono estis sufiĉe seka kaj denove ekestis loĝado.

Lasta inundo de Sint-Pieters[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 300 la regiono denove inundiĝis. Nur ekde la jaro 600 ĝi definitive sekiĝis. Ekestis natura vico da dunoj. Nur kelkloke restis golfetoj.

7-a ĝis 12-jarcento[redakti | redakti fonton]

Laikaj fratoj ĉirkaŭ la jaro 1000 komencis konstrui digojn kaj kulturi la teron. Ekestis farmbienoj, el kiuj la plej konataj estas Ten Poele, Monnikenwerve, Ter Doest kaj Tempelhof. Tiu lasta estis posedaĵo de la Templanoj.

Jam antaŭ 1167 estis loĝado je Scepstale (nun Scheepsdale), loko ĉe ponto super la Leet (la nuna kanalo de Bruĝo al Ostendo).

Ĝis la 12-a jarcento Sint-Pieters estis parto de bruĝaj paroĥoj Sint-Salvator kaj Sint-Gillis (Sankta Egidio).

13-a ĝis 18-a jarcento: paroĥo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro

En 1196 estis konstruita la unua eta preĝejo, dediĉita al la apostolo Sankta Petro. En 1275 unuafoje estis fiksita la limo inter Bruĝo kaj Sint-Pieters: ĝi korespondis kun la Leet. En 1352 la teritorio de Bruĝo pligrandiĝis kaj preskaŭ atingis la preĝejon.

1796 ĝis 1899: komunumo[redakti | redakti fonton]

En 1796 la tiama franca regado decidis ke la areo ekster la bruĝa remparo estu aldonata al la plej proksima komunumo. Tiel la kvartalo Scheepsdale denove apartenis al Sint-Pieters. La nove kreita komunumo transprenis la nomon de la paroĥo. Ĝi havis areon de 1081 ha kaj 600 loĝantojn.

Moderna preĝejo Sankta Paŭlo, konstruita en 1968

1899-nun: kvartalo de Bruĝo[redakti | redakti fonton]

En 1899, kadre de la konstruado de nova haveno, Bruĝo aneksis Sint-Pieters. Parto de la areo estis uzata por la interna haveno. Inter la remparo kaj la kanalo estis konstruitaj du novaj kvartaloj, laŭ plano de la germana arĥitekto Josef Stübben (1845-1936). Je unu flanko venis luksa loĝkvartalo Kristus-Koning, je alia flanko popola kaj industria kvartalo Stübbenkwartier. Ambaŭ kvartaloj nun estas konsiderataj partoj de la urbocentro. Sint-Pieters estas la areo trans la kanalo.

La nova malsanulejo Sint-Jan, inaŭgurita en 1977

Dum la 20-a jarcento kreskis la loĝantaro. En 1968 estis konstruita dua preĝejo, Sankta Paŭlo. Ekde 1950 establiĝis industrio ĉirkaŭ la interna haveno. Nova malsanulejo anstataŭis la historian hospitalon Sint-Jan de la urbocentro.

Komunumestroj de Sint-Pieters[redakti | redakti fonton]

  • 1800-1812: Pierre Florin
  • 1812-1814: Pieter Vermeersch
  • 1814-1830: Anselme de Crombrugghe
  • 1830-1851: Anselme de Crombrugghe
  • 1852-1864: Gaspard de Crombrugghe
  • 1865-1879: Jan Stragier
  • 1879-1889: Charles Belamy
  • 1889-1899: Charles Serweytens

Externe link[redakti | redakti fonton]