Sintezondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Sintezondo
Angle Synthwave
Kulturaj fontoj mezaj al malfruaj 2000-aj jaroj[1][2]
Stilaj fontoj Elektronika muziko[3]
Elektro[1]
Eŭrodiskoo[1]
Franca haŭzo[2]
Italodiskoo[4]
Subĝenroj Malhela sintezo • Sonĝondo • Faŝondo • Sciencfikciondo
Rilataj kategorioj
Vidu ankaŭ Eŭrobato • Sovondo • Sinteza popularmuziko • Vaporondo
vdr

Sintezondo (angle: Synthwave, ankaŭ nomata angle outrun, retrowave, aŭ futuresynth[2]) estas elektronika muzika mikroĝenro, ke ĉefe baziĝas sur la muziko asociata kun agadplenaj, sciencfikciaj, kaj hororaj filmaj sontrakoj el la 1980-aj jaroj.[5] Aliaj influoj estas la arto kaj videoludoj de la jardeko.[6] Sintezondistoj ofte favoras nostalgion de kulturo de la 1980-aj jaroj kaj provas kapti la etoson de la erao kaj celebri ĝin.[7]

La ĝenro evoluis dum la mezaj al malfruaj 2000-aj jaroj per Francaj haŭzaj produktistoj, kaj ankaŭ pli junaj muzikistoj, kiuj inspiriĝis de la 2002-a videoludo Grand Theft Auto: Vice City. Aliaj inspiroj inkludas la komponistojn John Carpenter, Jean-Michel Jarre, Vangelis (precipe lia partituro por la 1982-a filmo Blade Runner), kaj Tangerine Dream. Sintezondo atingis pli vastan popularecon post elstariĝi en la sontrakoj de la 2011-a filmo Drive (kiu inkludis iom da la plej bone konataj kantoj de la ĝenro), la 2017-a filmo Thor: Ragnarok kaj la filmserio de Netflix, Stranger Things.

Atributoj[redakti | redakti fonton]

Sintezondo estas mikroĝenro[8][9] de elektronika muziko[3], kiu ĉefe baziĝas sur la filmoj de la 1980-aj jaroj, videoludoj, kaj trukfilmo,[10] kaj ankaŭ sur la verkaro de komponistoj John Carpenter, Jean-Michel Jarre, Vangelis, kaj Tangerine Dream.[5][11] Aliaj inspiroj estas elektronikak danc-muzikak ĝenroj inkludante subĝenrojn kiel haŭzo, sintezatora muziko, kaj nov-diskoo.[12] Estas principe instrumenta ĝenro, sed estas kelkfojaj esceptoj el la principo.[13] Oftaj tempoj estas inter 80 kaj 118 BPM, sed pli gajaj trakoj povus inter 128 kaj 140 BPM.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . How Synthwave Grew from a Niche '80s Throwback to a Current Phenomenon (en-US) (2019-11-25). Arkivita el la originalo je 2019-11-28. Alirita 2019-12-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 Neuman, Julia, "The Nostalgic Allure of 'Synthwave'", New York Observer, July 30, 2015.
  3. 3,0 3,1 Robert (23 September 2016) On The Synthwave Genre and Video Games. Arkivita el la originalo je 2020-01-20. Alirita 2017-01-17.
  4. 25 Favourite Italo Disco Tracks. Arkivita el la originalo je 2021-11-30. Alirita 2022-01-16.
  5. 5,0 5,1 We Will Rock You: Welcome To The Future. This is Synthwave.. l'etoile (9 April 2014). Arkivita el la originalo je 2017-07-11. Alirita 2015-05-18. Arkivigite je 2017-07-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-11. Alirita 2022-12-12.
  6. Neuman, Julia. A Retrowave Primer: 9 Artists Bringing Back the '80s. MTV Iggy (2015-06-23). Arkivita el la originalo je 2015-06-23. Alirita 2015-06-23.
  7. Xeno and Oaklander - Sets & Lights. Drowned in Sound (13 October 2011). Arkivita el la originalo je 2015-09-13. Alirita 2015-06-08. Arkivigite je 2015-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-13. Alirita 2022-12-12.
  8. . The beginner's guide to: synthwave (2021-05-12). Arkivita el la originalo je 2021-05-17. Alirita 2022-02-13.
  9. Music Microgenres: A Brief History of Retrowave, Acid House, & Chillhop (September 20, 2019). Arkivita el la originalo je July 19, 2020. Alirita July 19, 2020.
  10. . The 7 Most Essential Synthwave Artists. Nerdglow.com (2014-07-29). Arkivita el la originalo je 2016-09-25. Alirita 2015-05-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-25. Alirita 2022-12-12.
  11. . Stranger Things and how Tangerine Dream soundtracked the 80s. MTV.com (2016-08-04). Arkivita el la originalo je 2016-08-21. Alirita 2016-08-28.
  12. . What is Synthwave? • Electrozombies (en-US) (2021-06-24). Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2021-06-24.
  13. Wetmore 2018, p. 31.
  14. Synthwave: 5 Production Essentials | ModeAudio Magazine (angle). Arkivita el la originalo je 2020-07-05. Alirita 2020-04-15.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Synthwave en la angla Vikipedio.