Skolo de wunu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Skolo wunu (Ĉina lingvaro:無奴學派/ 无奴学派) estas skolo de historia pensado fondita en 1979 per la eldonado de la verko Neniu sklavisma socio en la historio de Ĉinio de Huang Senfan. Ĝi helpis komenci la ĉefajn reformojn en ĉina historiografio je la finaj jardekoj de la 20-a jarcento. Huang Senfan estis proksime sekvata de kontribuoj de Zhang Guangzhi, Shen Changyun, Hu Zhongda kaj Chao Fulin.[1]

Origino[redakti | redakti fonton]

La historiistoj de la skolo wunu evoluigis senson de ili mem kiel skolo malsama de marksisma historiografio en ĉina dum la Debato pri la teorio de sociaj formacioj. Ili malakceptas klasikajn teoriojn pri marksismo, plej fame rilate al la teorio de sociaj formoj. Anstataŭ ili klarigas ĉinajn antikvajn sociajn formojn per pozitivisma historiografio. Eble la naskiĝo de la skolo je la fino de la jarcento ĉe Ĉinio eble parte klarigas ĉi tiun tradician aspekton de la historiografio de Huang Senfan. la skolo wunu, precipe per la verkoj de Huang Senfan influos la ĉinan tradician positivisman reviviĝon de la 1990-aj jaroj. [2]

La historiisto de la skolo wunu opinias ke pozitivismo estas la sciencaj teorioj de historia esploro. Ili pretendas ke ili adoptas historian pozitivismon pli konsekvence ol ia ajn alia skolo de historiografio kaj malakceptas multajn ĉinajn historiografiojn de klasbatalo kaj la teoriojn de sociaj formoj de marksismo. La termino “wunu” estis atribuata precipe al la historiografia sistemo de Huang Senfan. [3]La tn "wu" en ĉina signifo estas "ne"; "nu" signifas "sklavo socio", ne "sklavo aŭ sklaveco"; "wunu" signifas "neniu sklavo socio".

Debato[redakti | redakti fonton]

La historiistoj de la skolo estis la unuaj pozitivismaj historiistoj kiuj sisteme disputis kun la ĉina marksisma skolo. Marksismo distingas jenajn soci-ekonomiajn formojn: la prakomunuma (prakomunisma); la sklavposeda; la feŭda; la kapitalisma; la komunisma. Ĝenerale, ĉinaj marksismaj historiistoj pensas ke en sklavismaj socioj, estus du grupoj klare difinitaj: la sklavaro kaj la liberularo. Ili ankaŭ pensas ke la sklavoj, kiel la socia produktado de laboro, laboris dekomence en agrikultura produktado kaj irigaciaj kanaloj aŭ laboris en la grandaj konstruaĵoj kiel ĉe konstruado de piramidoj. Ili kredas ke tiu socia statuso de sklavoj ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia Imperio pasante tra Hindio kaj Persa imperio. Ili fine alvenis al la konkludo ke ekzistas azia modo de produktado (aŭ la azia maniero de amasproduktado) en antikva ĉina socio, samtempe konvinkita ke la societo de la Dinastio Shang kaj Dinastio Zhou estas sklavisma socio. Sed tio ne estas tute vero. Unue, la liberaj homoj ne estas ĉiam senjoroj, kaj dividiĝis en multaj klasoj, estas ceramikistoj, agrikulturistoj, sacerdotoj, nobeluloj, artistoj, vendistoj, ktp. kaj ankaŭ la sklavoj ne estas samaj. Historiisto de la skolo de wunu tra la studo de Orakola osto opinias ke la sklavoj de antikva Ĉinio estis ĉefe militkaptitoj. Samtempe opinias, ke tiuj sklavoj estis ĉefe uzataj por homaj oferoj, anstataŭ por la socia produktado, ili ne estas la ekonomia bazo de la socio, ne povas konsistigi formaciojn de ekonomia socio. Sekve, kiel konkludo de la studo, ili kredas ke estis neniu sklavisma socio en la historio de Ĉinio.[4][5][6]

Skolanoj[redakti | redakti fonton]

  • Huang Senfan
  • Zhang Guangzhi
  • Huang Weicheng
  • Shen Changyun
  • Hu Zhongda
  • Zhang Yimin
  • Huang Zengqing
  • Mandu Ertu
  • Hu Quyuan
  • Chao Fulin
  • Ye Wensen
  • Mo Jinshan
  • Yu Shijie
  • Wang Suedian
  • Wang Zanyuan
  • Duan Zhong qiao
  • Wang Mingfu
  • Chen Chun
  • Lu Kejian

Fundamentaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (cn) Chen Jisheng ( 1-an de Julio 2010 ). La Skolo de wunu de Historiografía en Ĉinio.
  2. (cn) Chen Jisheng. Kontribuo de historiografio per Huang Senfan. Naningo: Etnaj Esploro en Gŭangŝio, 2007, vol.1, pp.88-105, ISSN 1004-454X
  3. (cn) Zhang Guangzhi. Retrorigardo la diskuto de ĉina antikva historio. Ŝiano: Instruistoj Universitato de Ŝenŝio, 2003, p.242, ISBN 7-5613-2767-6.
  4. (cn) Huang Senfan. Neniu sklavisma socio en la historio de Ĉinio. Gujlin: Instruistoj Universitato de Gŭangŝio,1979,vol.2, pp.51-63, v.3,pp.71-79
  5. (cn) Zhang Guangzhi. Retrorigardo la diskuto de ĉina antikva historio. Ŝiano: Instruistoj Universitato de Ŝenŝio, 2003, p.241-263, ISBN 7-5613-2767-6.
  6. (cn) Shen Changyun. Retrorigardo la esploro de ĉina antikva historio. Pekino:Historia Esploro,2000, vol.4,pp.56-63.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (cn) Chao Fulin. Soci-ekonomiaj formacioj de Senqin. Pekino:Instruistoj Universitato de Pekino,2003, ISBN:7303062262

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]