Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Historia)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alegorio de historio, de Nikolaos Gysis, 1892
busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno)
Busto de Tucidido, Royal Ontario Museum, Toronto.

Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo")[1] estas la studo de la pasinteco, specife kiel ĝi rilatigas al homoj.[2][3] La termino rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifi homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj. La okazaĵoj okazantaj antaŭ ol skriba registro estas konsideritaj kiel prahistorio. La tutan verkaron pri historio aŭ pri iu specifa historia subjekto oni nomas historiografion.

Historio ankaŭ povas rilati al la akademia fako kiu utiligas rakonton por ekzameni kaj analizi sekvencon de pasintaj okazaĵoj, kaj objektive determinas la modelojn de kialo kaj efiko kiuj determinas ilin.[4][5] Historiistoj foje diskutas la naturon de historio kaj ĝian utilecon diskutante la studon de la fako kiel celo en si mem kaj kiel maniero disponigi "perspektivon" en la problemoj de la nuno.[4][6][7][8]

Rakontoj kutimaj por preciza kulturo, sed ne apogita sub eksteraj fontoj (kiaj ekzemple la rakontoj ĉirkaŭantaj la figuron de la Reĝo Arturo) estas kutime klasifikitaj kiel kultura heredo aŭ legendoj, ĉar ili ne apogas la "senpartian enketadon" postulitan de la fako historio.[9][10] Herodoto, greka historiisto de la 5-a jarcento a. K. estas konsiderita ene de la okcidenta tradicio kiel la "patro de historio", kaj, kune kun sia samtempulo Tucidido, helpis formi la fundamentojn por la moderna studado de homa historio. Ilia laboro daŭre estas legita hodiaŭ kaj la dislimo inter la kultur-fokusita Herodoto kaj la arme-fokusita Tucidido restas punkto de disputo aŭ aliro en moderna historia verkado. En la orienta tradicio, ŝtata kroniko nome Analoj de Printempo kaj Aŭtuno estis konata kiel kompilita tiom frue kion ĉirkaŭ la 722 a.K. kvankam nur tekstoj de la 2-a jarcento a.K. pluvivis.

Antikvaj influoj helpis generi variajn interpretojn pri la naturo de historio kiuj evoluis dum la jarcentoj kaj daŭre ŝanĝas hodiaŭ. La moderna studado de historio estas vasta, kaj inkludas la studon de specifaj regionoj kaj la studo de certaj temaj elementoj de historia enketado. Ofte historio estas instruita kiel parto de primara kaj sekundara edukado, kaj la akademia studo de historio estas grava disciplino en universitataj studoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Historio de Frederick Dielman (1896)

La greka vorto ἱστορία (hístōr) signifas "enketo", "kono per enketo", aŭ "juĝo". En tiu senco Aristotelo uzis la vorton en sia verko Historio de Animaloj nome Περὶ Τὰ Ζῷα Ἱστορίαι[11] (Perì Tà Zôa Ηistoríai. La pravorto ἵστωρ estas atestita frue en Homeraj himnoj, Heraklito, la ĵuro de atenanaj efeboj, kaj en Beotiaj surkribaĵoj (en jura senco, ĉu "juĝo" aŭ "atesto", aŭ simile).

La vorto eniris en angla lingvo jam en 1390 kun la signifo de "rakonto de eventoj". En Meza angla lingvo, la signifo estis "okazaĵo" ĝenerale. La limigo al "registro de pasintaj eventoj" aperis fine de la 15a jarcento. Ankoraŭ en la greka senco Francis Bacon uzis la terminon fine de la 16a jarcento, kiam li verkis pri "Natura historio". Por li, historio estis "la kono de objectoj difinitaj de la spaco kaj de la tempo", nome tia kono havigita de memoro (dum scienco estis havigita de racio, kaj poezio de fantazio).

En multaj lingvoj kiaj la modernaj germana, franca, kaj plej ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, kiuj estas ege sintezaj, la sama vorto estas ankoraŭ uzata kaj por "historio" kaj por "rakonto".

La adjekto en angla historical estas registrita el 1661, kaj historic el 1669.[12]

Historian (nome historiisto) en la senco de "enketisto pri historio" estis registrita el 1531. En ĉiuj lingvoj de Eŭropo, la nomo "historio" estas ankoraŭ uzita por signifi kaj "kio okazis ĉe homoj", kaj "la faka studo de la okazaro", el kiuj tiu lasta senco foje estas distingita per majusklo, "Historio", aŭ per la vorto historiografio.[11]

Terminaraj problemoj[redakti | redakti fonton]

Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" uzata rilate al malsamaj aferoj

  • pasinteco, tio kio laŭ nuna scio vere okazis aŭ estis: la historio de Varsovio, la historio de UEA
  • la tuta okupiĝado pri pasinteco: mi studis historion, historio instruas al ni multon
  • verko k.s. kiu temas pri pasinteco: Historio de SAT, Historio de la lingvo Esperanto

Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:

  • historiisto, persono kiu (fake, profesie) okupiĝas pri historio aŭ studis la fakon: Theodor Mommsen estis germana historiisto
  • historiografio, la verkado/verkaro pri historio: la historiografio pri la dua mondmilito, la angla historiografio de la 20-a jarcento, bona historiografio atentas la fontojn
  • historioscienco, la faknivela okupiĝado pri historio: historioscienco kaj sociologio estas malamikaj fratoj, la antikvaj grekoj faris historiografion, sed ankoraŭ ne historiosciencon

Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kiel historio en la senco "rakonto".

Difinoprovoj[redakti | redakti fonton]

Pri historio ekzistas kaj en filozofio kaj en historiscienco serio da ĝeneralaj difinoprovoj, kiel ekzemple tiuj ĉi:

  • Wilhelm von Humboldt: "La celo de historio povas esti nur la realigo de la ideoj reprezentotaj de la homaro."[13]
  • Johann Gustav Droysen: "Tio, kio okazas en ĝi ĉiutage, estas farita aŭ dezirita de neniu komprenkapablulo kiel historio. Nur aparta maniero rigardu denove okazintaĵon igas aferon historio"[14]
  • Georg Wilhelm Friedrich Hegel: Historio estas "progreso konscie de libero" - "la disfaldo de la Dia naturo en aparta, difinita elemento."[15]
  • Karl Jaspers: "Ni ja parolas pri historio de naturo kaj historio de la homo. Ambaŭ kune estas ne retroirebla procedo de tempo. Sed ambaŭ malsamas pri senco kaj eco. La historio de naturo ne konscias pri si mem. Ĝi estas nura okazintaĵo, kiu ne scias pri si, sed pri kiu scias nur la homo. Konscio kaj intenco ne estas faktoro de tiu okazintaĵo. Temas do pri tento de nia penso, alkutimita al naturkategorioj, rigardi historion laŭ analogioj de naturokazintaĵoj."[16]
  • Golo Mann: "Ĉiam historio havas du komponantojn: tio, kio okazis, kaj tiu, kiu vidas la okazintaĵon de sia loko en la tempo kaj provas kompreni ĝin. Ne nur novaj fakaj konoj korektas la malnovajn; la konanto mem ŝanĝiĝas. La pasinteco vivas; ĝi fluktuas en la lumo de novaj spertoj kaj demandoj."[17]
  • Pri la tasko de historiografio : Leopold von Ranke: "Oni donis al la historio la taskon rektigi la pasintecon, instrui la kunvivuloj uzi ontajn jarojn; tiel altajn taskojn ne volas eskapi la nuna provo: ĝi volas nur esprimi, kiel fakte estis."[18]

Ekzistas multaj aliaj difinoj. Ili montras, ke ekzistas problemo difini ĝenerale kaj senescepte historion. Ĉiuj supraj difinoj montras ian ecan, sed ĉiuj havas ian subjektivan, de tiu kiu verkis ĝin.

Krome sekvas al la demando pri la difino de historio, tiu pri la taskoj de historiografio. Tre rapide evidentiĝas, ke historiografio dependas ankaŭ de politiko kaj tiel de politikaj interesoj. Tre videblas tio rilate al nacia historio. Ĉar tiu ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas kaj ŝanĝiĝos, ŝanĝas same la politika kadro rilate al historiografio. Tiel estiĝas la problemo de la historia vero. Ne ekzistas historia vero, sed nur interpretado de fontoj el diversaj perspektivoj (ejo, tempo, intereso, (mal)amiko, ...). En la jaro 5.000 verŝajne ekzistos alia bildo de historio, kiel nuntempe.

Historio kiel scienco[redakti | redakti fonton]

La historia sciencio, fako kiu studas la okazintaĵojn kaj pasintajn aferojn kongrue kun difinitaj metodologiaj principoj en diversaj medioj, en kadro interfaka: nome la historiaj sciencoj.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historiografio kaj Fonto (historio).

Ene de la populara divido inter sciencoj kaj beletrojhomaj sciencoj, oni tendencas klasigi la historion inter la homaj fakoj kun aliaj sociaj sciencoj (ankaŭ nomitaj homaj sciencoj), aŭ eĉ oni konsideras ĝin kiel ponto inter ambaŭ kampoj, ĉar aligas la metodologion de tiuj ĉi al tiuj.[19] La ambigueco de tiu divido de la homa sciaro kaj la pridemando pri ties taŭgeco kondukis al debato pri la lokigo de historio.

Ne ĉiuj historiistoj akceptas la identigon de la historio kun unu el la sociaj sciencoj, konsiderante ĝin nur malpliigon en siaj metodoj kaj celoj, kompareblaj al tiuj de arto se bazitaj sur la imagopovo (sinteno adoptita pli malpli grandkvante fare de historiistoj kiaj Hugh Trevor-Roper, John Lukacs, Donald Creighton, Gertrude Himmelfarb aŭ Gerhard Ritter). La partianoj de ĝia scienca karaktero estas plejparte historiistoj de la dua duono de la 20a jarcento kaj de la komenco de la 21a jarcento (inklude, inter multaj kiuj klarigis siajn metodologiajn postulojn, kelkajn kiel Fernand Braudel, E. H. Carr, Fritz Fischer, Emmanuel Le Roy Ladurie, Hans-Ulrich Wehler, Bruce Trigger, Marc Bloch, Karl Dietrich Bracher, Peter Gay, Robert Fogel, Lucien Febvre, Lawrence Stone, E. P. Thompson, Eric Hobsbawm, Carlo Cipolla, Jaume Vicens Vives, Manuel Tuñón de Lara kaj Julio Caro Baroja). Granda parto de tiuj, historiis ekde multfaka perspektivo (Braudel kombinis historion kun geografio, Bracher kun politika scienco, Fogel kun ekonomio, Gay kun psikologio, Trigger kun arkeologio), dum la ceteraj menciitaj kombinis siavice historion kun la menciitaj fakoj kaj kun aliaj, kiel la sociologio kaj la antropologio. Tamen ili ne sukcesis adopti komunan pozicion pri la metodologiaj postuloj de la aspiro de la historio al la scienca seriozeco.[20] Aliflanke, la historiistoj malpli pretaj konsideri scienca sian agadon ankaŭ ne defendas striktan relativismon kiu malebligu totale la sciaron de la historio kaj ties transmitadon, kaj fakte ili ĝenerale akceptas kaj submetiĝas al la mekanismoj kaj instituciaj, kaj akademiaj aŭ de scienca praktiko ekzistantaj en la studado historia kompareblaj al tiuj de aliaj sciencioj (etiko de la esplorado, scianca publikaĵo, kolega reviziado, scienca interkonsento ktp.).

La utiligo kiun faras la historio de aliaj fakoj kiel instrumentoj por atingi, procezi kaj interpreti datumojn el la pasinteco ebligas la ekziston de helpaj historiaj sciencoj de metodologioj tre diferencaj, kies subigo aŭ autonomeco dependas de la celoj kiujn tiuj mem postulas.

Historio kiel akademia fako[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historiografio.
Portreto de Sima Qian.

La registro de analoj kaj kronikoj estis en multaj civilizacioj metio ligita al institucia publika posteno, kontrolita de la ŝtato. Sima Qian (ofte nomita patro de la Historio, en la ĉina kulturo) inaŭguris en tiu civilizacio la oficialajn historiajn registrojn burokratigitajn (2-a jarcento a.K.). La kritiko de la islama fakulo Ibn-Ĥaldun (MukadimahoEnkonduko al la Universala Historio, 1377) kontraŭ la tradicia maniero fari historion ne okazigis tujajn konsekvencojn, sed poste oni konsideris tion antaŭaĵo de la plinovigo de la metodologio de la historio kaj de la filozofio de la historio kio ne startis sntaŭ la 19a jarcento, frukto de la evoluo de la historiografio en Okcidenta Eŭropo. Dume, la oficialaj kronikistoj kaj de Kastilio kaj de Ameriko preparis la grundon en la Klerismo de Hispanio de la 18a jarcento por la fondo de la Real Academia de la Historia; institucioj similaj ekzistis en aliaj landoj.[21]

La instruado de la historio en la deviga lernado estis unu de la bazoj por la nacikreado ekde la 19a jarcento,[22] procezo samtempa al la plimultigo de la katedroj de historio en la universitatoj (dekomence en la fakultatoj de homaj sciencoj, kaj poste, en fakultatoj ĉu propraj ĉu de Geografio kaj Historio — nome fakoj kias scienca kaj metodologia proksimeco estas trajto de la universitata tradicio kaj franca kaj hispana —)[23] kaj en la kreado de multaj tipoj de publikaj institucioj[24] kaj privataj asocioj (kluboj prihistoriaj aŭ historiaj societoj, tre ofte mezepokistaj, reage al la historiismo propra de la romantisma sento, entuziasma por la serĉado de elementoj de nacia identeco); same kiel en publikaĵoj dediĉitaj al la historio.

En la meza instruado de la plej parto de la landoj, la studobjektoj estis dezajnitaj kiel esenca parto de la instruplano. Speciale la instruado de historio en la francaj lycées ekde 1830 akiris laŭ la tempo socian prestiĝon nekompareblan kun la similaj areoj en aliaj eduksistemoj kaj kio estis ĉefa trajto de la elitismo de la laika respublika lernejo ĝis fino de la 20-a jarcento.

Al tiu procezo de instituciigo, sekvis la specialigo kaj subdivido de la fako en diferencaj tempoperiodoj (de dubinda aplikeblo ekster la okcidenta civilizo: antikva, mezepoka, moderna, nuntempa historioj — tiuj du lastaj, kutimaj en la franca aŭ hispana historiografioj, ne estas kutime subdividitaj en la anglalingva historiografio: modern era), en spacaj fakoj (nacia historio, regiona, loka, kontinentade Afriko, de Azio, de Ameriko, de Eŭropo, de Oceanio—), en temaj fakoj (politika historio, milita, institucia, soci-ekonomika, de la sociaj movadoj kaj de la politikaj movadoj, de la civilizacioj, de la virinoj, de la ĉiutaga vivo, de la pensmanieroj, de la ideoj, de la kulturoj), en fakaj historioj ligitaj al aliaj fakoj (arthistorio, historio de la muziko, natura historio, de religioj, de juro, de la scienco, de medicino, de ekonomio, de la politika scienco, de la politikaj doktrinoj, de la teknologio), aŭ centrita en ajna tipo de partikulara afero (historio de elektro, de demokratio, de la eklezio, de la sindikatoj, de la formoj, ktp). Antaŭ la atomigo de la studkampo, oni realigis ankaŭ diversajn proponojn kiuj konsideras la neceson superigi tiujn subdividojn per la serĉado de holisma perspektivo (historio de la civilizacioj, totala aŭ universala historio) aŭ mala fokuso (mikrohistorio); sen forgesi la novan akademian kaj interfakan kampon de la Granda Historio kiel "la klopodo kompreni unuigite, la Historion de la KosmoUniverso, la Tero, la Vivo kaj la Homaro", kovrante la historion ekde la Praeksplodo ĝis la Historio de la aktuala mondo[25][26]. Ĝi esploras la tempojn de longdaŭro uzante plurfakan fokuson bazite sur la kombino de diversaj fakoj de la fizikaj kaj homaj sciencoj kiuj studas la pasintecon, nome la Historiaj Sciecnoj, kaj esploras ankaŭ la homan ekzistadon en la kunteksto de pli ampleksa panoramo, kiu en rilato al la estanteco aludas al tempo kaj al la kronologio, kio estass instruata kaj en universitatoj kaj diversnivelaj lernejoj.[27]

Historio kiel skribado[redakti | redakti fonton]

La sidanta skribisto (Sakkara 3-a jarmilo a.K. — 4-a aŭ 5-a dinastio de Egipto—). Reprezentas funkciulon ekskribantan, tio estas, preta registri fakton aŭ interpreton pli malpli interesitan pri elektitaj faktoj —ekonomiaj, militaj, juraj, religiaj—; tio utilas kaj por la plenumo kaj pravigo de la nuna povo kaj por la konservado de la historia memoro al la estonteco.

La identigo de la koncepto de historio kun la skriba rakonto de la pasinteco okazigas, unuflanke, konfuzon kun la termino historiografio (ĉar historio estas samtempe la studobjekto, la scienco kiu studas ĝin kaj la dokumenton rezultitan el tiu studo); kaj aliflanke pravigas la uzadon de la termino prahistorio por la periodo antaŭa al la apero de la skribo, rezervante la nomon historio por la posta periodo.

Laŭ tiu limiga uzado, la plej parto de la homaro restas for de la historio, ne tiom ĉar ĝi ne aliras persone al legado kaj skribado (la analfabeteco estis la komuna kondiĉo de la plej majoritato de la loĝantaro, eĉ por la dominantaj klasoj, ĝis la presarto), sed ĉar la montraĵoj de la historia diskurso estis ĉiam malmultaj, kaj tutaj grupoj restis nevidebligitaj (la malaltaj klasoj, la virinoj, la disidentoj kiuj ne povas aliri al la skriba registrado), pro kio estis celo de priokupado fare de kelkaj historiistoj la rekonstruado de la rigardo de la venkitoj kaj la historio el malsupre.

Same okazas ĉe granda nombro de popoloj kaj kulturoj (tiuj konsiderataj kiel primitivaj kulturoj, en terminaro jam eksmoda de la klasika antropologio) kiuj ne havas historion. La temo idealigas ilin konsiderante, ke ili estas feliĉaj popoloj.[28] Ili eniras en la historion kiam oni okazas kontakto, plej ofte detrua (alkulturigo), kun civilizacioj (kompleksaj socioj, kun skribado). Eĉ tiam ili ne estas propre celo de la historio sed de la protohistorio (nome historio farita el la skribitaj fontoj produktitaj de tiuj kiuj ĝenerale estas iliaj koloniigaj popoloj konmtraste al la indiĝenaj popoloj). Tamen, sendepende de tio kion la historiistoj kaj la antropologoj ideologie havas tendencon etnocentrisman (eŭropcentrisman, ĉinocentrisman[29]indiĝenisman) aŭ, male, multkulturismankultur-relativisman, ezkistas la eblo atingi aŭ rekonstrui fidindan rakonton de la okazaĵoj kiuj tuŝas homan grupon uzante aliajn metodologiojn: arkeologiajn fontojn aŭ parola historio. Grandparte, tiu diferenco estas artefarita, kaj ne necese plinoviga: Herodoto mem devis uzi tiajn dokumentajn fontojn kiam redaktas tion kion oni konsideras la unua Historio, aŭ almenaŭ stampas la terminon, en la Grekio de la 5-a jarcento a.n.e. por ke la tempo ne forigu la memoron de la agado de la homoj kaj ke la grandaj iniciatoj, ĉu de grekoj, ĉu de barbaroj, ne falu en forgeso; sciigas ankaŭ pri la konflikto kiu metis tiujn du popolojn en la lulto. Tiel ekas lia verko titolita Ἱστορίαι (nome históriai, laŭvorte «esploradoj», latinigita Historiae —«Historioj», en pluralo—), ŝlosila por la historia sciencio, kaj kiu foje estas nomita La naŭ libroj de historio. La menciita lukto estas la Grek-persaj militoj kaj la menciitaj barbaroj estas la persoj.[30]

Fakoj de historio[redakti | redakti fonton]

Krucmilitistoj; Krucmilitoj estis grava elemento de la mezepoko.

Oni povas dividi la fakon laŭ diversaj vidpunktoj:

Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion en lingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, la historio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.

Celoj kaj pravigo de la historio[redakti | redakti fonton]

Benedetto Croce notis la fortan implikon de la pasinteco en la estanteco.

Oni ne konfuzu la supozitajn teleologiajn celojn de la homo en la historio kun la celoj de la historio mem, tio estas, la epistemologia pravigo de la propra historio kiel memoro de la homaro. Se la historio estas socia kaj homa scienco, ĝi ne povas prifajfi el la tialo kial ĝi zorgas pri la studo de la sociaj procezoj: klarigi la faktojn kaj okazaĵojn de la pasinteco, ĉu pro la sciaro mem, ĉu ĉar tiuj helpas onin kompreni la estantecon: Cicerono renomis la historion kiel vivinstruisto,[31] kaj simile Cervantes, nomis ĝin patrino de la vero.[32] Benedetto Croce notis la fortan implikon de la pasinteco en la estanteco per sia esprimo ĉia historio estas nuntempa historio. La histori, studante la faktojn kaj procezojn de la homa pasinteco, estas utila instrumento por la kompreno de la estanteco kaj la planigo de ebloj por la futuro.[33] Salustio diris, ke inter la diversaj okupoj kiujn oni plenumas per la ingenio, la memoro de la okazoj de la pasinteco okupas elstaran lokon pro sia granda utileco.[34] Topiko tre disvastigita (atribuita inter aliaj al Jorge Santayana) avertas, ke la popoloj kiuj ne konas sian historion estas kondamnitaj ripeti ĝin,[35] kvankam alia topiko (atribuita al Karl Marx) indikas siavice ke kiam oni ripetas ĝin oni faras tion unu fojon kiel tragedio kaj duan fojon kiel farso.[36]

La historio havas gravan prokekcion al la futuro pro sia transforma kapablo kiel instrumento de socia ŝanĝo; kaj al la profesiuloj kiuj regas ĝin, nome la historiistoj, aplikeblas tio kion Marx diris pri la filozofoj (ĝis nun ili zorgis pri la interpretado de la mondo sed nun temas pri transformi ĝin).[37] Tamen, el alia perspektivo oni klopodas neinteresitan esploradon por la objektiveco en la historia sciencio.[38] Kvankam ekkoni la faktojn tiaj kiaj ili estis, kiel intencis Leopold Ranke, estas maleble; tamen ja estas imperativo de la historia esplorado alproksimiĝi maksimume al tiu celo, kaj fari tion per perspektivo tia ke ĝi lokigu la okazojn (faktojn) en ties kuntekston, tiel ke la fakta sciaro aldoniĝu al la kompreno de tio kio reale okazis; kaj kvankam estas neevitebla ke la ĉiutipaj interesflankoj de la scienca esplorado misformu la manieron en kiu tia kompreno okazas, almenaŭ oni estu konsciaj pri kiuj povas esti ili kaj pri laŭ kiu grado ili agadas.[39]

Divido de la historia tempo[redakti | redakti fonton]

La divido de la prahistoria tempo en Ŝtonepoko kaj Metalepoko, estis proponita en 1836 de la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen.

Ne estas universala interkonsento pri la periodigo de la historio, kvankam ja akademia interkonsento pri la periodoj de la historio de la okcidenta civilizo, bazita sur la terminoj stampitaj dekomence de Kristoforo Celario (Antikva, Meza kaj Moderna epokoj), kiuj konsideris la klasikan mondon grekromian kaj ties Renesancon kiel la determinantaj faktoj por estigi la dividon; kaj aktuale tiu interkonsento estas de ĝenerala aplikado.[40] La akuzo de eŭropcentrismo kiun foje oni faras kontraŭ tia periodiigo ne malhelpas, ke ĝi estas la plej uzita en akademiaj medioj, ĉar estas tiu kiu plej bone respondas precize al la disvolvigo de la historiaj procezoj kiuj okazigis la nuntempan mondon.

Pri la divido de la prahistoria tempo en Ŝtonepoko kaj Metalepoko, ĝi estis proponita en 1836 de la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen.[41]

La teknologia evoluo indikas du grandajn mejloŝtonojn en la pasinteco de la homaro: nome la neolitika revolucio kaj la industria revolucio, kio ebligas la konsideron de tri grandaj periodoj: nome tiu karakterizita per la ekskluziveco de socioj de ĉasistoj-kolektistoj, tiu antaŭindustria kaj tiu industria (foje oni uzas la adjekton postindustria por la periodo de la plej ĵusa historio).[42]

La problemo de ajna periodigo estas koherigi ĝin en terminoj de sinkroneco kaj diakroneco, tio estas: ke estu valida kaj por la transiro de la tempo en ununura loko, kaj por tio kio okazas samtempe en diferencaj spacaj medioj. Plenumi ambaŭ postulojn iĝas malfacile kiam la fenomenoj kiuj markas la komencon de periodo en preciza loko (speciale en Proksima Oriento, CentrazioĈinio) malfrue estis disvastigitaj aŭ aperas endogene en aliaj lokoj, kiuj siavice povas esti pli malpli proksimaj kaj konektitaj (kiel Okcidenta EŭropoSubsahara Afriko), aŭ pli malpli malproksimaj kaj malkonektitaj (kiel AmerikoOceanio). Por respondi al tio ĉio, la modeloj de periodiigo inkludas intermezajn terminojn kaj periodojn de koincido (apudmetado de diferencaj karakteroj) aŭ transiro (iompostioma apero de la novaĵoj kaj miksaj karakteroj inter la periodo kiu ekas kaj la periodo kiu finas). La didaktiko de la historio serĉas helpon ofte en diferencaj tipoj de grafika reprezentado de la sukcedo de faktoj kaj procezoj en la tempo kaj en la spaco.[43]

Prahistorio
Ŝtonepoko Metalepoko
P a l e o l i t i k o Mezolitiko N e o l i t i k o Epoko
de la
Kupro
Epoko
de la
Bronzo
Epoko
de la
Fero
F  r  u  a        P  a  l  e  o  l  i  t  i  k  o M e z a      P a l e o l i t i k o Malfrua Paleolitiko Epipaleolitiko Protoneolitiko
Historio de Eŭropo
Protohistorio Antikva Epoko Mezepoko 15-a
jarcento
Moderna Epoko 18-a
jarcento
Nuntempa Epoko
Klasika Antikveco Malfrua Antikveco Alta Mezepoko Fina Mezepoko
Meza mezepoko Krizo 16-a
jarcento
17-a
jarcento
19-a
jarcento
20-a
jarcento
21-a
jarcento

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Rokpentraĵoj de Cueva de las Manos (Rivero Pinturas, Argentino, ĉirkaŭ 9 000 jarojn de antikveco). Ili reprezentas skemstile unu homon kaj grupojn de animaloj; oni observas ankaŭ aliajn simbolojn, elstare la manojn kiuj nomigas la lokon. Tiu formo de prahistoria arto, kvankam estas valorega atestilo por la rekonstruo de la pasinteco, ne estas historia fonto en la klasika senco de la vorto, sed arkeologia fonto.
Stonehenge, megalita monumento de tipo kromleĥo konstruita en Granda Britio en la 3-a jarmilo a.n.e. fare de popolo en transiro de la neolitiko al la metalepoko, samtempa de la Piramidoj de Egipto. Ties forgesita funkcio kaj religia kaj astronomia estas celo en la aktualo de revivaĵoj spiritismaj kaj religiaj.
Glavo el bronzo (Saint-Germain-en-Laye, Francio, ĉirkaŭ la 8-a jarcento a.n.e., periodo protohistoria en kiu la grekaj herooj, kiuj estus uzantaj simlajn armilojn, jam estis kantitaj de Homero).

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la mondo.
La miloj de militistoj de la Terakota armeo (Xian, 3-a jarcento a.n.e.) utilis por garantii la senfinan regadon de Qin Shi Huang, memproklamita unua Ĉina imperiestro, timema pri la nenombreblaj malamikoj kies revenĝon li atendis en la postmorta vivo. La ekstrem-orientaj civilizoj karakteriziĝis pro sia kontinueco, kiu ne interrompiĝis pro la malkontinueco inter Antikva Epoko kaj Mezepoko propra de la okcidenta civilizo. Speciale la ĉina civilizacio, nome la plej stabila ekzemplo de ĉerivera imperio, vidis la ripeton ŝajne konstanta de dinastiaj cikloj de hegemonio (interpretita tradicie kiel premio pro la respekto al la ekvilibro de la Mandato de la Ĉielo), nome interna malkomponiĝo (interpretita kiel konsekvenco de la malekvilibro pro malrespekto ĝin) kaj eksteraj invadoj (interpretitaj kiel puno kaj oportuno rekomenci la ciklon), kio pluis ĝis la 20-a jarcento.
La Akvedukto de Segovio, nome utilcela konstruaĵo de la Romia Imperio de fino de la 1-a jarcento, plue estas markilo de la karaktero de nuntempa urbo, kune kun aliaj mejloŝtonoj de ties historio kiel la muregoj aŭ la katedralo. Aliaj montroj de la pludaŭro de la romanigo en la aktualo estas la lingvo, la juro, la religio ktp.
Kavaliro, ekleziulo kaj kamparano (nome la tri feŭdismaj tavoloj) ilustras la miniaturon de ĉapitriniciala litero en mezepoka manuskripto.
  • Mezepoko: De valideco limigita al Okcidento, ekde la Falo de la Romia Imperio (5-a jarcento) ĝis la falo de la Orienta Romia Imperio (15-a jarcento). En periodo tiom longa okazis dinamikoj tre kompleksaj, kiuj tute ne rilatas kun la topikoj de izoligo, senmovismo kaj malhelismo per kiuj oni difinis ĝin ekde la perspektivo de la moderneco, kiu minusvalorigi ĝin kiel parentezo de malprogreso kaj diskontinueco inter mitigita antikva epoko kaj ties renaskiĝo en la moderna epoko.
  • Alta Mezepoko: 5-a jarcento ĝis la 10-a jarcento. Nome malhela epoko pro la malabundo de skribiaj fontoj, pro la retroiro de la urba vivo kaj pro la malkomponigo de la politika povo kiu estas karaktero de la feŭdismo. La Eklezio, ĉefe pere de la monaĥismo, iĝis la nura kontinueco de la intelektula tradicio. La nobelaro kaj la klerikaro, plej ofte ligitaj familie, estas la senjoroj kiuj plenumas la politikan, socian kaj ekonomian povojn super la kamparanoj submetitaj al la servuteco. Kasteloj kaj monaĥejoj hegemoniis en pejzaĝo de arbaroj, kampoj kaj domaretoj preskaŭ nekomunikitaj inter si.[50]
La Davido de Mikelanĝelo (1504), mejloŝtona verko de la Itala Renesanco, kaj ekzemplo de la fido en la homa estaĵo propra de la humanista antropocentrismo .
Nuklea testo en la atolo Bikini, 26-a de marto de 1954, en plena Malvarma milito. La atomarmila epoko inaŭguriĝis en 1945, kiam Usono ĵetis en Hiroŝimo kaj Nagasaki la unuajn atombombojn de la historio. Sovetunio sekvis ekstermilite en tio kio estis nomita atomkonkuro armilkonkuro (samtempa al la kosmokonkuro), same kiel la aliaj tri potencoj kun vetoa rajto en la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj: nome Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Ĉinio. Aliaj landoj nesubskribintaj de la traktato kontraŭatomarmila pliigo disvolvigis tian atomarmilaron: malferme Barato kaj Pakistano; sen rekoni tion Israelo, Sudafriko —malmuntita je la falo de la reĝimo de apartismo— kaj eble aliaj.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Haus der Geschichte en Bonn, Germanio; muzeo pri la historio de la Federacia Respubliko.

Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj en universitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.

Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemaj muzeoj. Konservan taskon havas ankaŭ arkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.

Historio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Esperanto kaj la Esperanto-movado havas sian historion. Vidu ankaŭ: Verkoj pri Esperanto-historio; Historio de Esperanto. Malsame ol rilate al la lingvo (Akademio de Esperanto) ne ekzistas simila institucio pri la historio de Esperanto.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En helena mitologio, la muzo Klio personigas la historion.

Κλειώ - Klio, Muzo de historio, alegorio de Vermeer

Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la historaj personoj estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al nuntempaj personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph, Brian (Ed.). (2008) The Handbook of Historical Linguistics. Blackwell Publishing. ISBN 978-1-4051-2747-9.
  2. History Definition. Alirita 21a Januaro 2014.
  3. What is History & Why Study It?. Alirita 21a Januaro 2014.
  4. 4,0 4,1 Professor Richard J. Evans (2001)The Two Faces of E.H. Carr. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a Novembro 2008.
  5. Professor Alun Munslow (2001)What History Is. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a Novembro 2008.
  6. Tosh, John. The Pursuit of History, 4‑a eldono, Pearson Education Limited. ISBN 1-4058-2351-8.p 52
  7. (2000) “Introduction”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  8. Nash l, Gary B.. (2000) “The "Convergence" Paradigm in Studying Early American History in Schools”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 102–115. ISBN 0-8147-8141-1.
  9. Seixas, Peter. (2000) “Schweigen! die Kinder!”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  10. Lowenthal, David. (2000) “Dilemmas and Delights of Learning History”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.): Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. ISBN 0-8147-8141-1.
  11. 11,0 11,1 Ferrater-Mora, José. Diccionario de Filosofia. Barcelona: Editorial Ariel, 1994.
  12. Whitney, W. D. The Century dictionary; an encyclopedic lexicon of the English language. New York: The Century Co, 1889.
  13. Germane: „Das Ziel der Geschichte kann nur die Verwirklichung der durch die Menschheit darzustellenden Idee sein.“
  14. Germane: „Was in ihr täglich geschieht, wird von keinem Verständigen als Geschichte getan oder gewollt. Erst eine gewisse Art, das Geschehene nochmals zu betrachten, macht aus Geschäften Geschichte".
  15. Germane: Geschichte ist „Fortschritt im Bewusstsein der Freiheit“ – „die Entfaltung der Natur Gottes in einem besonderen, bestimmten Element“.
  16. Germane: „Wir sprechen zwar von Geschichte der Natur und von Geschichte der Menschen. Beiden gemeinsam ist ein unumkehrbarer Prozess der Zeit. Aber beide sind in Sinn und Wesen verschieden. Die Geschichte der Natur ist ihrer selbst nicht bewusst. Sie ist ein bloßes Geschehen, das sich nicht weiß, sondern von dem erst der Mensch weiß. Bewusstsein und Absicht ist nicht ein Faktor dieses Geschehens. Es ist daher eine Verführung unseres in Kategorien der Natur gewohnten Denkens, die Geschichte selber noch nach Analogie von Naturgeschehen zu betrachten.“
  17. Germane: „Immer hat Geschichte zwei Komponenten: das, was geschehen ist, und den, der das Geschehene von seinem Orte in der Zeit sieht und zu verstehen sucht. Nicht nur korrigieren neue sachliche Erkenntnisse die alten; der Erkennende selber wandelt sich. Die Vergangenheit lebt; sie schwankt im Lichte neuer Erfahrungen und Fragestellungen.“
  18. Germane: „Man hat der Historie das Amt, die Vergangenheit zu richten, die Mitwelt zum Nutzen zukünftiger Jahre zu belehren, beigemessen; so hoher Ämter unterwindet sich gegenwärtiger Versuch nicht: er will bloß sagen, wie es eigentlich gewesen.“
  19. Scott Gordon kaj James Gordon Irving, The History and Philosophy of Social Science. Routledge 1991, p. 1. ISBN 0-415-05682-9. Ritter, H. (1986). Dictionary of concepts in history. Reference sources for the social sciences and humanities, no. 3. Westport, Conn: Greenwood Press, p. 416.
  20. Fakte oftas la polemiko fare de la historiistoj prie, ekzemple la kritikon kiun Cipolla (en sis parodia eseo La rolo de la spicoj... -1973- kaj en La fundamentaj leĝoj de la homa stulteco -1976-, kolektitaj en Allegro ma non tropo. Barcelona: Crítica-Drakontos, 1991 ISBN 84-7423-509-X) faris al la metodoj kliometrikaj de Fogel kaj de Stanley Engerman, aŭ la debatoj de la diversaj tendencoj ene de la britaj marksismaj historiistoj. Vidu artikolon de Javier Ortiz Cassiani Historia y modas intelectuales, Historia Crítica n. 28, 2004. José Álvarez Junco, Los malos usos de la Historia, 21a de decembro 2013:
    Citaĵo
     la Historia académica, una actividad que algunos de sus practicantes defienden como científica. No lo es, desde luego, en el mismo sentido en que puedan serlo las ciencias duras, en primer lugar porque el número de variables que entran en cada fenómeno es poco menos que infinito; es decir, que las “causas” de los hechos históricos no son únicas, ni en general claras. A estos asuntos se les puede aplicar aquello que dijo Oscar Wilde sobre la verdad: que raras veces es simple y nunca es pura. Tampoco es la Historia un conocimiento aséptico u objetivo porque los datos que nos llegan sobre el pasado (documentos, ante todo) son parciales, muchas veces escasos y, sobre todo, subjetivos, emitidos por alguien que estaba implicado en la situación que describía. Una distorsión a la que se añade la que introducimos nosotros mismos, quienes recogemos e interpretamos esos datos, que también somos parciales y subjetivos, ya que anotamos unos hechos y descartamos otros según que nuestra visión del mundo los considere o no significativos. Dentro de estas limitaciones, sin embargo, la Historia aspira a un status de ciencia social, un tipo de conocimiento que no admite la arbitrariedad, el ocultamiento o el falseamiento de fuentes. Y esto es lo malo: que muy buena parte de la Historia que se escribe cae en este tipo de deformación porque tiene una finalidad política: es decir, que se usa como argumento al servicio de una causa; normalmente, a justificar la existencia de la organización política en la que habitamos (o la de otra organización alternativa que pretendemos crear). 
  21. Academia Nacional de la Historia de la República Argentina (el Retarkivo 20070326160558); Real Academia de la Historia; Academia Nacional de La Historia - Venezuela.
  22. Benedict Anderson Comunidades imaginadas.
  23. Vidu ekzemple tiajn fakultatojn de Beletroj, Historio de la geografio, Historia aŭ Geografio kaj Historio en la jenaj universitatoj: Universitat de Barcelona, Universidad de Sevilla, UNED, Universidad de Salamanca, Universidad Complutense de Madrid, Universidad Nacional Autónoma de México, Universidad de Buenos Aires, Universidad Autónoma de Madrid
  24. Sociedad Chilena de Historia y Geografía (1839); Instituto Panamericano de Geografía e Historia (1928); Instituto de Historia del CSIC (Hispanio).
  25. [1]
  26. [2]
  27. Ursula Goodenough (10a de februaro 2011). «It's Time for a New Narrative; It's Time for 'Big History'». NPR. Konsultita la 13a de decembro 2012.
  28. Unu de la plej okulfrapaj esprimoj estas la fama dialogo de La tria viro en kiu oni komparas ironie la impresajn kulturajn atingojn de la perfortemaj popoloj kun tiuj de la dumlonge pacemaj: Svisio kaj la kukol-horloĝo".
  29. Manel Ollé Rodríguez Etnocentrismos en contacto: perfiles ideológicos de las interacciones sino-ibéricas durante la segunda mitad del siglo XVI Orientats, 2006 ISSN 1696-4403
  30. Los Nueve Libros de la Historia de Heródoto. Libro 1 1ª parte
  31. Marko Tulio Cicerono, en De Oratote: Historia vero testis temporum, lux veritatis, vita memoriae, magistra vital, nuntia vetustatis. Tradukebla al aŭtenta atestanto de la tempo, lumo de vero, memoro de vivo, vivinstruisto kaj mesaĝisto de la antikveco (Álvaro Alba Olvidar la historia es un castigo (el Retarkivo 20090901062725)).
  32. Citaĵo
     Si a esta [historia] se le puede poner alguna objeción cerca de su verdad, no podrá ser otra sino haber sido su autor arábigo, siendo muy propio de los de aquella nación ser mentirosos; aunque, por ser tan nuestros enemigos, antes se puede entender haber quedado falto en ella que demasiado. Y ansí me parece a mí, pues cuando pudiera y debiera estender la pluma en las alabanzas de tan buen caballero, parece que de industria las pasa en silencio: cosa mal hecha y peor pensada, habiendo y debiendo ser los historiadores puntuales, verdaderos y nonada apasionados, y que ni el interés ni el miedo, el rancor ni la afición, no les hagan torcer del camino de la verdad, cuya madre es la historia, émula del tiempo, depósito de las acciones, testigo de lo pasado, ejemplo y aviso de lo presente, advertencia de lo por venir. 
    — La Kiĥoto, Unua parto, ĉapitro IX.
  33. Ciencias sociales. Historia 7, de Marcelo Muisa kaj kunlaborantoj. Eld. Santillana.
  34. Salustio, Milito de Jugurto, IV, 1.
  35. George Santayana, The Life of Reason, unua volumo, p. 82, BiblioLife, ISBN 978-0-559-47806-2
  36. Karl Marx, La 18a de Brumario de Ludoviko Bonaparto.
  37. Karl Marx, Tezo pri Feuerbach, tezo IX. Citita kaj komentita tra José Pablo Feinmann "Filosofía aquí y ahora" (transkribo de televiprogramo).
  38. Seixas, Peter (2000). "Schweigen! die Kinder!". En Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eld.). Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 24. ISBN 0-8147-8141-1. Lowenthal, David (2000). "Dilemmas and Delights of Learning History". En Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eld.). Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. p. 63. ISBN 0-8147-8141-1.
  39. Guillermo Pérez Sarrión, «Cataluña y la pasión por la causa - Cuando la historia se pone al servicio del nacionalismo, pierde credibilidad.» 17a de novembro 2013. El País.
  40. Citaĵo
     En la 16a jarcento la historiistoj de la literaturo kaj la filologoj, studante la latinon indikis tri fazojn en ties grada evoluo: nome la "alta epoko" aŭ "supra" kiu daŭris ĝis Konstanteno, nome etapo de la klasika latino; la "meza epoko" de la lingvo, kiu daŭris ekde Konstanteno ĝis Karolo la Granda (4a ĝis 9a jarcentoj), kaj la "malsupra epoko" komencita en la jaro 842 per la unua teksto en latinida lingvo, nome La Ĵuroj de Strasburgo. Pro tio precize Ch. D. Du Cange titolis sian faman vortaron Glossarium ad scriptores mediae et infimae latinitatis (Parizo, 1678). La unua okazo en kiu oni uzas la terminon Mezepoko kun historia senco ŝajne estis en 1639, fare de la belga Rasuin en sia Laodium. La esprimo pasis ekde tiu sama 17a jarcento al la nomigo por la periodo transira inter la klasika antikveco kaj la renaskiĝo de ties kulturo eksperimentata en la Nova Epoko kiu estis formiĝinta laŭlonge de la 15a jarcento. Kaj, konsekvence, tis uzado tendencis minusaprezi la valorojn de tiu intermeza epoko kiel ponto aŭ unu nokto de “mil jaroj”. La pedagogoj estis la respondeculoj de la fakto ke tiu nova koncepto de la Mezepoko akiru naturatestilon en la gvidiloj aŭ sinteziloj de historio. Profesoro de fino de la 17a jarcento, Christoph Martin Keller (1634-1707) aŭ Cellarius — kiel plaĉis al li latiniginte sian nomon laŭ la humanisma modo — enkondukis tiun tendencon en unu de la lernolibroj de Antikva Historio eldonita en 1685, kaj la klareco kiun ĝi havigis por la historia klarigo kondukis lin al ties ripeto en alia, titolita Historia Medii Aevi a temporibus Constanini Magni ad Constaninopolim a Turcis captam deducta (Jena, 1688). Alia profesoro, nome Loescher, ripetis ĝin en germana lernolibro: Geschichte der Mittleren Zeiten (1725), kaj tuj ĝeneraliĝis la nova koncepto, ĉar rezultis facila tiu divido de la historio. 
    Riu, M. (1978) Prólogo a la edición española, en La historia del mundo en la Edad Media (The Shorter Cambridge Medieval History, The Later Roman Empire To The Twelfth Century): volumo I, p. XXIV. Madrido: Sopena.
  41. Ledetraad til Nordisk Oldkyndighed (Gvidilo al la Nordena Antikveco)
  42. Francisco Bustelo: tres grandes hitos de la historia de la humanidad: el inicio de la hominización, la Revolución Neolítica y la Revolución Industrial. (Historia económica: introducción a la historia económica mundial, p. 255.
  43. En la tabeloj kiuj disvolvigas la kutiman periodiigon por Prahistorio kaj Historio, oni klopodis, ke la etendo de la periodoj, eĉ ne estante proporcia strikte al la tempopaso, ja sugestu tiun etendon tiel kiel nur per indika maniero. La koloroj estis uzitaj analogie: grizaj la periodoj de transiro, brunaj la periodoj de krizo, verdaj tiuj ekaj, dum rozkoloraj kaj oranĝaj estas disponitaj simple por vidaj necesoj (kontrasti kun la apudaj periodoj). Escepte, en la Metalepokoj estas analogio kun la propraj metaloj mem: kupro=ruĝeca, bronzo=verda, fero=nigra. Por historiaj mapoj oni vidu ĉe Commons:Category:Maps showing history.
  44. Juan Luis Arsuaga (1999) El collar del neardental Barcelona: Plaza y Janés ISBN 84-8450-327-5 y (2002) El enigma de la esfinge Barcelona: Plaza y Janés ISBN 84-9759-157-7. Arsuaga kaj Ignacio Martínez (1998) La especie elegida Madrid: Temas de Hoy.
  45. Unu el ĉefaj fakuloj kiuj klopodis la metodologian integradon de lingviko, genetiko, demografio kaj arkeologio estis Luigi Luca Cavalli-Sforza. Rimarkindas, ke tiu tipo de esplorado, kaj ĉefe ties amaskomunikila disvastigado, eventuale estas interpretata kiel konfirmado de teorioj ĉu etnografiaj ĉu historiografiaj jam eksmodaj (identigo de tio kio estas kaj kio ne estas hindeŭropa, keltaibera kun rasoj anstataŭ kun kulturoj kiel oni faras el la moderna arkeologio) aŭ de anakroniaj naciaj identigoj:
    Citaĵo
     Usonaj kaj svisaj esploristoj trovis, ke la genetika mapo kaj la geografia mapo de Eŭropo koincidas gapige, kaj ke en la unua eblas distingi klare lokojn kiel Iberio, la itala boto aŭ eĉ la lingvaj diferencoj de diversaj regionoj en lando kia Sviso... La datumoj sugestas, ke la genomo de la eŭropanoj, spite la jarcentojn de migradoj kaj konkeroj, estas enorme unuforma kaj ke la malnova kontinento estis pli konservema ol tio atentita se temas pri rilatoj kaj parigado. "La diferencoj en la genomo eŭropa estas tre malgrandaj, kvankam la loĝantaroj estas tre diversai inter si" 

    La patria se lleva en los genes. Un grupo de investigadores descubre la asombrosa coincidencia del mapa de mutaciones y el geográfico de Europa, El País, 26a de novembro 2008 (la artikolo aperis ilustrita per tutkolora mapo en kiu la iberia duoninsulo estas klare diferencigita). Tiaj ekstremoj, malbone interpretitaj, povas konduki al troigoj kontraŭ kiuj kutime avertas la propraj genetikistoj:

    Citaĵo
     Ne estas rasoj. Ekde la vidpunkto de la genetiko, oni vidas nur geografiajn gradojn. 

    Lluis Quintana-Murci, de la Institut Pasteur de Parizo, citita el Gary Stix Huellas de un pasado lejano, en gazeto Investigación y Ciencia, septembro 2008, ISSN 0210-136X pg. 19.

  46. Petr Beckmann Historia de (pi), Libraria, 2006, ISBN 970-35-0495-7. p. 24. Diakonov, I. M, kaj Jakobson, V. A., Nomos, Reinos territoriales e Imperios. Problemas de Tipología, Vestnik Drevnei Historii (Bulteno de Antikva Historio), num. 2, Moskvo, 1982, pp. 3-10 (en rusa), citita de Valen I. Guliaev Tipología y estructura de los estados antiguos de Mesoamérica, p. 35.
  47. Vere Gordon Childe (1936) La originoj de la civilizo; Henri Frankfort kaj aliaj (1946) La antaŭfilozofia pensaro; C. W. Ceram (1949) Dioj, tomboj kaj saĝuloj; Samuel Noah Kramer (1965) La historio ekas en Sumero; Chester Starr (1965) Historio de la Antikva Mondo. 1974, Madrid: Akal ISBN 84-7333-032-6
  48. Perry Anderson (1979), Transiroj de la Antikveco al Feŭdismo, Madrid: Siglo XXI. ISBN 84-323-0355-0.
  49. Marvin Harris Nia specio
  50. Georges Duby Militistoj kaj kamparanoj
  51. Rodney Hilton La transiro de la feŭdismo al kapitalismo.
  52. Perry Anderson La absoluta ŝtato; Romano kaj Tenenti La fundamentoj de la moderna mondo; Immanuel Wallerstein La moderna mondosistemo.
  53. Eric Hobsbawm Las revoluciones burguesas, La era del capitalismo, La era del Imperio, Historia del siglo XX.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La bildlibro de la historio, Ideo: Émilie Beaumont, Teksto:Marie-Renée Pimont (franca originalo) kaj Jesper Lykke Jacobsen (esperanta traduko), Bildoj:Isabella Misso, Sophie Toussaint kaj Isabelle Rognoni. Groupe Fleurus, Paris, www.editionsfleurus.com ISBN 978-2 215-06225-7

Alilingve[redakti | redakti fonton]