Historio de la geografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Eratosteno, kiu stampis la terminon "geografio".
Reprezento de la Tero el la Nuzhat al-mushtāq fi'khtirāq al-āfāqKitab Ruĝar, la plej elstara verko de Al-Idrisi.
La geografo, de Johannes Vermeer.

La geografio estas unu de la plej antikvaj sciencaj fakoj de la homaro, sed ankaŭ menciindas, ke ĝi eksperimentis tre kompleksan disvolvigon laŭlonge de sia tuta historio. Baze, tiu evolucio estas divideblaj en du grandaj periodoj: antaŭmoderna periodo kiu ekis en Antikva Grekio, kaj moderna periodo kiu ekis en la 19a jarcento kiam oni produktas ĝian universitatan instituciigon, kio havis enorman influon en ties disvolvigo.

La antikvaj grekoj estis la unuaj kiuj akumulis kaj sistemigis sian sciaron, nomante ĝin per la titolo «geografia», fondanta tiel novan fakon. Strabono, Eratosteno kaj Ptolemeo, estis kiuj «klasike» stampis la terminon kaj ekdisvolvigis teoriojn kaj praktikojn de tio kio tiam estis konata kiel geografio. La romianoj pluigis tiun laboron aldonante novan manieron kompreni ĝin pere de kompilado de informo; Pomponio Mela estis unu el ili.

Dum multaj jarcentoj la teorio de geografio estis ligita al la informo akirita per veturado de vojaĝantoj kaj esploristoj. Foje la fakuloj ricevis la informon, sen veturi, el la vera veturanto kaj informanto.

Dum la tiel nomita Mezepoko en Eŭropo estis grava disvolvigo de la fako, konsiderinte ke moderne la kartografio estas teknika fako per si mem. Tamen, menciindas, ke la Geografio en Eŭropo estis asocia kun tio kio nuntempe estas komprenata kiel kartografio, bazo de la nuntempa Geomatiko. Ĉar pro la postuloj propraj de la procezoj de la Eŭropa koloniado de Ameriko kaj de Afriko, la Kartografio kaj la Geografio de la epoko estis praktike la sama fako. Tamen, en la araba mondo la historio estis diferenca, Al-Idrisi kaj Ibn-Ĥaldun alproprigis sin de profundigis en la grek-romia feografia sciaro plifirmigante rigardon al la mondo kiu ne kongruas kun la normigo de la eŭropkristana Mezepoko, sed male ili havis propran manieron produkti kaj pligravigi ĝin. Ankaŭ la ĉinoj disvolvigis pri la interno de sia teritorio geografian sciaron kiu permesis ilin havi fortan kontrolon de la teritorio.

Larĝsence oni povas diri, ke la islamaraba, kristana kaj ĉina geografiaj pensaroj kunhavis la fakton ke ili baziĝis sur determinisma pensaro,[1] kun forta emo al la studo de la naturo, sed en la islamaraba mondo ne estis rigida distingo inter socio kaj naturo. Ili kunhavis ankaŭ la konsideron de la studo de la teritorio en kiu okazas homa agado rilate al la cikloj de la naturo. Tiu pensaro estis forte determinita de la teologiaj kredoj de la prilaborantoj, ekzistis por ekzemplo reprezentoj de la surfaco de la Tero kun cirkla formo, fakte de la mondo konata de la kulturoj interkonektitaj en tiu epoko (Eŭropo, Azio kaj Nordafriko). La mezepoka eŭropo ne konis disvolvigojn sed ja en la profundigo de la kalkuloj pli precizaj; Kosmas Indikopleŭstes estis unu de la malmultaj geografoj "mezepokaj" elstaraj —kvankam menciindas ke temas pri tre frua disvolvigo en la Mezepoko, en la 6-a jarcento— kvankam li ankoraŭ subtenis la geocentran teorion de Ptolomeo. Ideo kiu ŝanĝis nur pro la eventoj konataj kiel scienca revolucio kiu ekis per la teorio de suncentrismo de Koperniko, la kompreno de la fenomeno de ter-rotacio kaj la ideo de la Tero kun formo de sfero fare de Galileo Galilei, kronite per tio kio estas konata kutime kiel leĝo pri universala gravito de Isaac Newton, momento de la nasko de la moderna fiziko kaj de la matematikigo de la sciencoj kiuj studas la naturon. Tio eblis pro la procezoj de la Konkero de Ameriko kaj de la sklavtrafiko el Afriko, kaj la postaj esplorado kaj konkero de Oceanio. Tiuj procezoj de Hispana koloniado de Ameriko kaj same fare de aliaj landoj, rezultis en nova geografio, kiu siavice, eksperimentis ŝanĝojn ĉar estis unu el la plej uzitaj sciaroj en la epoko por la esplorado fare de eŭropanoj de la mondo. La bildo plej populara pri la fako estas tiu montrita de Johannes Vermeer en sia pentraĵo "La geografo".

Laŭlonge de la 19a jarcento, tiu fako plifirmiĝis kiel fundamenta parto de la disvolvigo de la naciaj ŝtatoj, kaj tial sukcesis instituciigi en granda nombro de universitatoj de Eŭropo, ricevante pli kaj pli da agnoskoj fine de la jarcento, kiel unu el la esencaj fakoj por la baza edukado de ajna civitano. Fakte la nova fako iĝis necesa por la konstruado de ideoj kiel landlimo, landonacio. Inter la plej elstaraj geografoj de la epoko, estis Bernhardus Varenius, kiu estis unu de la plej gravaj pioniroj de la moderna geografio, same kiel Miĥail Lomonosov, aŭ eĉ la naturalisto kaj kritikisto de la geografio siatempa Alexander von Humboldt, same kiel la pedagogo Karl Ritter. Inter la plej elstaraj geografoj de la 19a jarcento estis Friedrich Ratzel, plej konata pro influo al la idearo de la Nazia Germanio, la anarkiista geografo Élisée Reclus, William Morris Davis, unu de la pioniroj de la Geomorfologio, la edafologo (grundosciencisto) Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev kaj Alfred Russel Wallace, unu de la pioniroj de la teorioj de la evolucio, la klimatologo Wladimir Peter Köppen, la fakuloj pri milita strategio Halford John Mackinder, Karl Haushofer kaj Paul Vidal de La Blache, kiu estis unu de la pioniroj de la federismo, kaj influis en la konstruado de interna subdivido en la teritorioj de la landoj por faciligi la rekonon kaj kontrolon de la rimedoj de ĉiu lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ortega Valcárcel, J. (2000) «El término geografía aparece entre los griegos en el siglo IIIX antes de la Era, utilizado para identificar la representación gráfica de la Tierra, su imagen o pintura. Éste es el sentido que le da Eratóstenes». Los horizontes de la Geografía, Ed. Ariel.