Aŭstralopitekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralopitekoj
Troveblo de fosilioj: Pliocene
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subfamilio: Homenoj Homininae
Tribo: Hominioj Hominini
Subtribo: Hominina
Genro: Aŭstralopiteko Australopithecus
R.A. Dart, 1925

A. afarensis ("Lucy")
A. africanus
A. anamensis
A. bahrelghazali
A. garhi
Iam Australopithecus,
nun Paranthropus:
P. aethiopicus
P. robustus
P. boisei

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aŭstralopiketo (Australopithecus) estas genro de formortintaj primatoj, kiu apartenas al linio kondukanta al homo. En traduko ĝi signifas "suda simio", ĉar ĝi vivis en la sudo de Afriko.

Laŭ nuntempaj imagoj ili vivis en limiĝo de terciaro kaj kvaternaro, tio estas proksimume 2 ĝis 3 milionoj da jaroj antaŭ Kristo. Ili vivis sur teritorio de Afriko en stepoj kaj arbarstepoj. La aŭstralopitekoj estis jam rektiĝintaj, la kranio similigis prefere kranion de simio (la cerbujo havis volumenon 500cm3), dentaro jam proksimiĝis al la hodiaŭa homo - kaninoj preskaŭ rektiĝis kun la ceteraj dentoj. La prahomo mezuris ĉirkaŭ 120 cm kaj pezis ĉirkaŭ 35 kg (preskaŭ kiel hodiaŭa okjara infano).

Li vivtenis sin plejparte per vegetala nutraĵo - kolektado de fruktoj kaj malgrandaj animaloj. Li vivis en aroj sub rokpendaĵoj aŭ sub simplaj budoj el arbusto kaj branĉoj. Li uzis simplajn ilojn el ostoj, stangetoj kaj ŝtonoj.

La plej granda trovejo de aŭstralopiteko estas Tanzanio. La plej grava el la trovitaĵoj estas AL 288-1 "LUCY".

Specioj[redakti | redakti fonton]

Nova trovo en Suda Afriko[redakti | redakti fonton]

La esploradaj grupoj de Peter Schmid de Universitato de Zuriĥo kaj de universitato de Witwatersrand, Johanesburgo kun paleoantropologo Lee Berger laboras en suda Afriko kaj trovis novan formon Aŭstralopiteko sediba en loko Malapa en jaro 2010.

La Australopithecus sediba estas 1,9 miliono jaroin aĝa kaj montras signojn de Australopithecus Aŭstralopiteko kaj ankaŭ de "Homo".

En 15-a aŭgusto 2008 la paleoantropologo Lee Berger de universitato de Witwatersrand, Johanesburgo faris kartojn de kavernoj kaj sia filo Matthew trovis klaviklon, (oston). La zuriĥa grupo trovis ĉirkaŭ 180 restojn de ĉirkaŭ kvar individuoj kun nova nomo Australopithecus sediba. "Sediba" estas vorto de sudafrika "Sotho" - lingvo kaj signifas "fonton", akvoputon, originon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]