Skulptaĵomuzeo Glaskasten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Skulptaĵomuzeo Glaskasten
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Marl
Malfermo 1982
Estro Georg Elben
Koordinatoj 51° 39′ 22″ N, 7° 5′ 41″ O (mapo)51.65617637.0946834Koordinatoj: 51° 39′ 22″ N, 7° 5′ 41″ O (mapo)
Map
Skulptaĵomuzeo Glaskasten
ISIL DE-MUS-092019
vdr
Muzeo por skulptarto Glaskasten
Cantico dei Cantici, Marcello Mascherini (1957) – malsanulejo Paracelsus-Klinik
Naturmaschine, Matschinsky-Denninghoff (1969)
3/72-Rahmenkonstruktion, Alf Lechner (1972)

Skulptaĵomuzeo Glaskasten estas muzeo por internacia skulptarto en la germana urbo Marl en la federaciero Nordrejn-Vestfalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo evoluis el la artverka kolekto de la urbo en la teretaĝo de la urboparlamentejo, kiu estas ero de la urbodoma ensemblo, kiun kreis la nederlanda arĥitekturmetiejo Van den Broek en Bakema (1960 - 1967). La kresko de la artkolekto, kunebligita per la tiam valida unu-elcenta regulo por arto en la publika spaco je novkonstruaĵoj iom post iom necesigis apartan muzeon. En 1985 la teretaĝo sub la urboparlamentejo laŭ interkonsilado kun la arĥitekto tute ekipita per vitraj muroj, kio klarigas la nomon de la muzeo: Glaskasten (= vitrokesto).

Ne nur granparto de la muzea kolekto troviĝas ekster la muzeo en la publika spaco (proksimume 70 skulptaĵoj), la interna kolekto estas de ekstere plene videbla kaj plejofte lokita eksterdirekten. La muzeo krom tio estas senpage alirebla. La ekstera kolekto estas lokita en radio da 500 metroj ĉirkaŭ la urbodoma ensemblo kaj la proksima urba lago, samkiel en diversaj urbaj distriktoj de Marl.

Filio de la muzeo loĝas en la Paracelsus-Klinik, la malsanulejo de la urbo Marl. Deko da skulptaĵoj de la muzeo estas videblaj en la malsanuleja domaro, kaj oni instalis ĉirkaŭ la malsanulejo skulptaĵovojon.

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La ekstera kolekto ampleksas skulptarton el la 20-a jarcento. Multaj germanaj kaj tutmondaj artistoj estas per sia verko(j) reprezentaj, ekzemple:

  • Hans Arp: Feuille se reposant (1959)
  • Gerlinde Beck: Huldigung an Oskar Schlemmer (1985/89)
  • Hede Bühl: Sitzende Figur (1974)
  • Reg Butler: Girl (1954/55)
  • Emil Cimiotti: Afrikanisch, später Gruß an Willi Baumeister (2002)
  • Max Ernst: Habakuk (ca. 1934)
  • Lutz Fritsch: Um-gang (1988/89) - 2-delig
  • Friedrich Gräsel: pluraj Raumplastiken
  • Wilfried Hagebölling: Raumpflug (1983/84)
  • Erwin Heerich: Offener Würfel (1969)
  • Bernhard Heiliger: Nike (1956)
  • Ödon Koch: Skulptur 1965/1966 (1965/66)
  • Alf Lechner: 3/72-Rahmenkonstruktion (1972)
  • Giacomo Manzù: Spielende Frau (1956)
  • Marcello Mascherini: Cantico dei cantici (1957)
  • Matschinsky-Denninghoff: Würfel 69 en Naturmachine (1969)
  • Jan Meyer-Rogge: Triumpfbogen: hinein nirgends hinaus (1985)
  • James Reineking: Innen-Außen-Neben (1982)
  • Ulrich Rückriem: Granit, gespalten (1987)
  • Robert Schad Merlak (2004) en Enfin B (2004)
  • Michael Schoenholtz: Sich entkleidende II (1967)
  • Hein Sinken: Windbewegtes Objekt II (1972)
  • Hans Steinbrenner: Figur (1983)
  • Paul Suter: El Greco (1993/94)
  • Micha Ullman: Grund/Ground (1987/2006)
  • André Volten: Zylidrische Konstruktion (1969) kaj Kugel und Schale (1970)
  • Ossip Zadkine: Grand Orphée (1956)

La interna kolekto montras verkojn de inter alie:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]