Smeralda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeralda kolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Chalcophaps Chalcophaps
Specio: Smeralda kolombo 'Chalcophaps indica'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Smeralda kolombo (Chalcophaps indica) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas disvastigata loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten ĝis Indonezio kaj norda kaj orienta Aŭstralio. Tiu ĉi kolombo estas konata ankaŭ per la nomoj de Verda kolombo aŭ verdaflugila kolombo. Ĝi havas kelkajn subspeciojn, pli precize du en Aŭstralio, nome longirostris (el Kimberley, Okcidenta Aŭstralio ĝis duoninsulo Cape York) kaj chrysochlora (el duoninsulo Cape York ĝis suda Novsudkimrio kaj insuloj Norfolko kaj Lord Howe).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo.

La Smeralda kolombo estas fortika, mezgranda kolombo, tipe 23 ĝis 28 centimetrojn longa. La dorso kaj flugiloj estas brilsmeralde verdaj. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj kaj montriĝas nigraj kaj blankaj larĝaj strioj en suba dorso dumfluge. La kapo kaj subaj partoj estas malhelvinece rozkoloraj (ĉe chrysochlora, pli brune ĉe longirostris), kun nuancoj al grizo en suba ventro. La okuloj estas malhelbrunnaj, la beko estas brilruĝa kaj la kruroj kaj piedoj ruĝecaj.

Masklo havas blankan makulon enborde de ŝultroj kaj helgrizan kronon. Ino havas pli brunan korpon kun griza makulo en ŝultro. Nematuruloj aspektas kiel inoj sed havas brunajn konkoformajn makuletojn en siaj korpoj kaj flugilplumaroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Smeralda kolombo estas komuna specio en pluvarbaroj kaj similaj densaj humidaj arbaroj, farmoj, ĝardenoj, manglejoj kaj marbordaj arbustejoj. Ĝi konstruas etan neston el bastonetoj en arbo ĝis kvin metrojn supertere kie la ino demetas du kremokolorajn ovojn. Reproduktado okazas en Aŭstralio printempe aŭ dum frua somero en sudorienta Aŭstralio kaj malfrue en la seka sezono en norda Aŭstralio.

Ties flugo estas rapida kaj rekta, per regula flugilfrapado kaj eventuala vipado kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale. Ĝi ofte flugas malalte inter makuloj de la densa arbaro, sed se oni ĝenas ĝin ĝi preferas forkuri surgrunde anstataŭ flugi. Ili estas lertaj akrobatoj dum flugo inter arbaro. Dumfluge ili montras sablokolorajn subflugilojn kaj avelkolorajn flugilplumojn.

La Smeralda kolombo kutime estas soleca, laŭ paroj aŭ en etaj grupoj. Ili estas tre surgrundemaj, ofte dum serĉado de falita fruktaro, kaj ili estas malofte en arboj escepte por ripozado. Ili manĝas semojn kaj fruktojn de tre diversaj plantoj kaj ĝenerale estas maltimidaj kaj alproksimigeblaj.

La voĉo estas mallaŭta milda kverado konsistante el ses ĝis sep kuskiuj komencas de sube kaj laŭtiĝas. Ili havas ankaŭ nazecan "hu-hu-hun". Maskloj realigas balancigan dancoceremonion dum pariĝado.

La Smeralda kolombo estas la birdo blazono de la barata Ŝtato de Tamil Nadu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]